Memfoto estas foto kiun iu faris de si mem. La persono kiu faras la foton do videblas sur la foto (en spegulo aŭ per unu aŭ ambaŭ brakoj). Plejofte oni faras memfoton per poŝtelefonocifereca fotilo. La uzado antaŭ ĉio estas tre populara inter junuloj.

Jam en 1914 Anastasija Nikolaevna Romanova faris memfoton
Virino kiu sin fotas uzante memfotan stangon

Oni povas uzi memfoton kiel avataro en retejoj aŭ aliaj sociaj komunikiloj. Ĝi ankaŭ povas esti farata kiel pruvilo ke iu persono faris ion, surhavis ion aŭ estis je difinita loko. Aliflanke ĝi ankaŭ povas esti nura ludaĵo.

Memfota stango redakti

Por ebligi al si fari memfoton de malproksime aŭ, ekzemple, por foti sin en granda grupo aŭ kun pli larĝa panoramo en la fono, la memfota stango estis kreita. Temas pri teleskopa metala stango kun klipo sur kiu saĝtelefono aŭ kamerao povas esti fiksita. Tenante la stangon en la ĉielo, oni povas fari panoraman memfoton.

Memfotaj stangoj foje kaŭzas ĝenon aŭ danĝeron, ekzemple en amuzparkoj. Kelkaj muzeoj intertempe malpermesis la ilon. La Smizonia Institucio malpermesis la uzon en ĝiaj 19 muzeoj kaj galerioj en Vaŝingtono D.C. "por protekti vizitantojn kaj objektojn." Memfota stango ankaŭ estas malpermesata en la Metropola Muzeo de Arto, en la Muzeo de Moderna Arto en Novjorko kaj la en Muzeo J. Paul Getty en Los-Anĝeleso. [1] La Kastelo de Versailles malpermesis la stangon en marto 2015.[2] Memfotaj stangoj estas foje ankaŭ barataj de futbalo-stadioj aŭ dum koncertoj. [1]

Referencoj redakti