Memor-Tago pri Viktimoj de Politikaj Reprezalioj

Memor-Tago pri Viktimoj de Politikaj Reprezalioj (ruse: День памяти жертв политических репрессий) - festo celebrata ĉiujare la 30-an de oktobro en Rusio (de 1991) omaĝe al personoj murditaj, enprizonigitaj kaj persekutataj pro politikaj kialoj en Sovetunio.

La Solovki Ŝtono, el la Solovecaj insuloj. Ekde 1991 monumento en centra Moskvo (Placo Lubjanka, antaŭ la KGB-ĉefsidejo) al la viktimoj de politika subpremo en Sovetunio. Ekde 2007 la loko ankaŭ servas de "Restarigante la Nomojn" la 29an de oktobro ĉiun jaron.

La unuan fojon Tagon de Politikaj Malliberuloj oni celebris la 30-an de oktobro 1974 laŭ iniciato de disidento Kronid Lubarskij (mortis en 1996) kaj de aliaj estintaj malliberuloj de Mordvio kaj gulagoj en Permjo. Dum preskaŭ 20 jaroj la memoron pri siaj murditaj proksimuloj en malliberejoj de soveta NKVD kaj KGB honoris politikaj malliberuloj mem organizante strikojn kaj fastostrikojn. De 1987 okazis manifestacioj interalie en Moskvo, Leningrado, LvovoTbilisi. La 30-an de oktobro 1989 ĉ. 3000 personoj kun kandeloj enmane, kreante homan ĉenaron ĉirkaŭ konstruaĵo de KGB en Moskvo, eliris sur Placon al Puŝkin. La kunvenon forpelis OMON.

Oficialan Memor-Tagon pri Viktimoj de Politikaj Reprezalioj iniciatis asocio Memorial, fondita la 29-an de januaro 1989 en Moskvo.

La dato de la 30-a de oktobro estis elektita por marki la fastostriko, kiu komenciĝis tiun tagon en 1974 en la Gulago Mordovio, en protesto kontraŭ la malhoma traktado de kaptitoj.

La tago estas markita ĉie en la iamaj sovetiaj ŝtatoj ekde 1991, krom en Ukrainio kiu markas similan tagon en majo.

Tradiciaj lokoj de renkontoj kaj funebro redakti

  • Moskvo — ĉi-tage estas metataj floroj kaj fajrigataj tombaj kandeloj apud la Ŝtono de Solovecaj insuloj, kie en la 20-aj jaroj oni establis la unuan en Sovetunio gulagon por politikaj malliberuloj
  • Peterburgotombejo de sovetaj viktimoj Levaŝovo, Soloveca Ŝtono sur placo Troicki (ruse: Троицкая площадь)
  • Jekaterinburg — murdoloko de persekutitoj malkovrita en 1996 sur la 12-a kilometro de Siberia Itinero
  • Samara — parko je la nomo de Jurij Aleksejeviĉ Gagarin, kie oni malkovris dum terlaboroj amasan tombon
  • Tomsk — placo kun ŝtono apud malnova domo de NKVD memoriganta morton de ĉirkaŭ 20 000 mil civitanoj de la urbo, persekutataj dum periodo de stalinismo
  • Tjumeno — korto de iama NKVD-konstruaĵo ĉe la strato Semakova 18, en kies subterejo okazis pridemandado kaj pafekzekutado; monumentoj ĉe sekretaj tombejoj de la pafmortigitoj[1].
  • Penzamonumento „Pento” ĉe la strato Moskva 86 konstruita surloke de detruita dum sovetaj tempoj ortodoksa preĝejo, dediĉita al murditaj loĝantoj

La 30-an de oktobro 2009 en sia parolo dum la Memor-Tago pri Viktimoj de Politikaj Reprezalioj prezidento de Rusio Dmitrij Medvedev apelaciis por ne senkulpigi reprezaliojn de Stalin, kies viktimo estis milionoj da homoj. La prezidento substrekis, ke la memoro pri naciaj tragedioj estas same sankta kiel la memoro pri venkoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Stanislavo Belov La Granda Purigo en Tjumeno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-10-31. Alirita 2017-10-31.

Eksteraj ligiloj redakti