Memorial Pegasus en Ranville, Normandio estas muzeo kaj monumento dediĉita al la 6-a Aerdivizio (angle 6th Airborne Division) en la Normandiaj alteriĝoj kaj precipe la kapto de pontoj super kanalo de Caen kaj rivero Orne.[1]

Memorial Pegasus
Enirejo de la muzeo
Enirejo de la muzeo
muzeo
Lando  Francio
Regiono Normandio
Situo Ranville
Urbo Ranville
Estiĝo 2000
Malfermo 4-a de junio 2000
Koordinatoj 49° 14′ 32″ N, 0° 16′ 18″ U (mapo)49.2423-0.27170000000001Koordinatoj: 49° 14′ 32″ N, 0° 16′ 18″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Calvados

Memorial Pegasus (Calvados)
Memorial Pegasus (Calvados)
DEC
Map
Memorial Pegasus
Kolektoj Dua Mondmilito
Retpaĝo https://musee.memorial-pegasus.com
vdr
Pegasus Bridge en Memorial Pegasus
Refaro de glisilo Airspeed Horsa

Historio redakti

En 1974 la Airborne Forces Museum estis malfermita sur la okcidenta bordo de la kanalo de Caen en Bénouville fare de D-tago Memoriga Komitato (angle D-Day Commemoration Committee). Ĝi situis kontraŭ la alteriĝa loko de glisiloj kaj proksime al la Ponto de Bénouville. La muzeo estis malfermita fare de brita generalo Sir Richard Gale kiu estis la divizia komandanto de la 6-a Aerdivizio dum la Normandiaj Alteriĝoj. Pro problemoj kaŭzitaj de la fino de la lukontrakto la muzeo fermiĝis en 1997.[2]

La Ponto de Bénouville estis alinomita Pegasus Bridge la 26-an de junio 1944 pro tio ke ĝi estis la unua celo trafita fare de Aerdiviziaj soldatoj en la Normandia kampanjo.[1] En 1993 la Ponto super la kanalo de Caen estis forigita kaj anstataŭigita per nova strukturo.[1] La ponto estis metita sur grundon proksime al ĝia origina pozicio.[1]

Post la fermo de la unua muzeo, kampanjo estis lanĉita fare de Raymond Triboulet kaj la D-tago Memoriga Komitato por akiri financon kaj trovi ejon por nova muzeo.[1] En 1999 la origina Ponto Pegasus estis aĉetita fare de la Komitato al la francaj aŭtoritatoj por unu Franko por esti fokuso de la nova muzeo.[1]

La nova muzeo Memorial Pegasus estis malfermita la 4-an de junio 2000 fare de Karlo, princo de Kimrujo kiu estis Ĉef-Kolonelo de la Paraŝutista regimento.[1]

La 5-an de junio 2004 refaro de la unua glisilo Airspeed Horsa alteriĝinta proksime al la Ponto de Bénouville estis oficiale inaŭgurita.[1] Dum la inaŭguro, la glisilo Horsa estis montrita al la princo de Kimrujo fare de Jim Wallwork, la piloto de la unua glisilo alteriĝinta en junio 1944.[3]

Muzeo redakti

La muzeo elmontras artefaktojn, ekspoziciojn kaj personajn objektojn ligitajn al la 6-a Aerdivizio.[1]

Tri akreojn vasta parko enhavas Ponton Pegasus, refaron de la glisilo Horsa kaj memoraĵojn de la soldatoj kiuj kaptis pontojn super kanalo de Caen kaj rivero Orne.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Memorial Pegasus Ranville-Benouville Guide Book, English Version.
  2. Ben MacIntyre. "Pegasus Bridge conflict claims a fresh casualty." Times [London, England] 17 Sept. 1997: 7. The Times Digital Archive. Web. 21 Jan. 2013.
  3. Michael Horsnell. "Glider hero returns for royal duty." Times [London, England] 26 Apr. 2004: 10. The Times Digital Archive. Web. 21 Jan. 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Memorial Pegasus en la angla Vikipedio.