Memportreto de Dürer (Prado-Muzeo)

Ĉi tiu Memportreto (germane, Selbstportait) estas unu el la plej konataj verkaĵoj de la germana pentristo Albrecht Dürer. Ĝi estas oleo-pentrado, pentrita en 1498. Ĝi mezuras 52 cm alte kaj 41 cm larĝe, estante la plej malgranda el liaj memportretoj. Ĝi montriĝas nuntempe en la Prado-Muzeo en Madrido, Hispanio.

Memportreto

Historio redakti

Albrecht Dürer, filo de hungara oraĵisto, establiĝis en Nurembergo, li estas la plej reprezentanto de la Renesanco en Germanio. Li pentris ĝin en 1498, elstara en lia profesia kariero. En tiu sama jaro li publikigas la faman serion Apokalipso, gravurita je bukso.

Ĉi tiu pentraĵo estis akirita de la reĝo Filipo la 4-a dum aŭkcio de Karlo la 1-a, kiu ricevis ĝin kiel donaco de la urbodomo de Nurembergo.