Menashe KADISHMAN (hebree: מנשה קדישמן; naskiĝinta la 21-an de aŭgusto 1932 en Tel-Avivo, mortinta la 8-an de majo 2015 en Ramat Gan[1]) estis israela desegnisto, pentristo kaj skulptisto. Temis pri unu el la plej gravaj artistoj de Israelo. Verkaro lia temigas la terurojn de la Dua mondmilito kaj la viktimorolojn/sinoferpretecon.[2]

Menashe Kadishman
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1932 (1932-08-21)
en Tel-Avivo,  Brita mandato Palestino
Morto 8-an de majo 2015 (2015-05-08) (82-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj hebrea
Alma mater Uman • Slade School of Fine Art • Avni Institute of Art and Design
Okupo
Okupo metiisto • skulptisto • pentristo • gravuristo • grafikartisto • instalada artisto • desegnisto
TTT
Retejo http://www.kadishman.com/
vdr
Kadiŝman en 1954
Mourning, ŝtalaĵo de 1996, en Schwäbisch Gmünd

Vivo redakti

Kadiŝman studis ekde 1947 ĉe Avni Instituto de Arto kaj Desegno de Tel-Avivo ĉe Moshe Sternschuss[3] kaj en 1954 ĉe Rudi Lehmann. Ekde 1959 li troviĝis en Londono ĉe St. Martin's School of Art kaj ĉe Slade School of Art kie instruadis lin Anthony Caro. intertempe Kadiŝman estis paŝtisto de 1950 ĝis 1953 en la kibuco Yizre'el. En 1956 li soldatis dum Sueza krizo.

En 1961 partoprenis li en la unua federacigermania simpozio de skulptistoj Bildhauersymposion Kaisersteinbruch en Gaubüttelbrunn (Kirchheim). En 1965 eksponitis liaj verkoj ĉe Grosvenor Gallery en Londono. Li unuarange premiitis pro skulptaĵo en 1967 ĉe la Kvina Bienalo de Parizo. En 1968 li krome elmontrigis du metal-vitrajn skulptaĵojn ĉe la Kvara Documenta en Kaselo. Ekde 1972 li reloĝis en Israelo, en Tel-Avivo. En 1977 li ĉeestis la Sesan Dokumenta de Kaselo. En 1978 vidis oni lin ĉe la 38-a bienalo de Venecio, en 1984 ĉe Foire internationale d’art contemporain en Parizo.

Ajuĝis oni al li en 1995 Israel Prize for Plastic Arts. Gravis por li la partopreno de la filo ĉe la Libana milito de 1982.

En la Juda muzeo de Berlino estas en lumo-ŝakto instalaĵo de li titolite Shalechet (de 1997; en la germana Gefallenes Laub, terenfalintaj arbfolioj). Oftis ankaŭ prezento de ŝafoj en verkoj, aludo je Ofero de Isaako. En Braunschweig staras antaŭ la Dominikana klostro pietato kun virino portanta akuzante sur ĉielen etenditaj manoj sian mortintan filon. En Salzgitter oni havas en la kuracbana areo la monumentan ŝtalskulptaĵon Der Kuss.

Muzeoj kaj koletoj kun aĵoj de Kadiŝman (elekto) redakti

  • Art Gallery of Ontario, Toronto (Kanado)
  • Centro d’Arte Contemporanea, Prato (Italujo)
  • Dominican Monastry Collection, Braunschweig
  • Gabi and Ami Brown Collection, Tel-Avivo
  • Hara Museum of Contemporary Art, Tokio (Japanujo)
  • Helen and Jerome Stern Collection, New York (Usono)
  • Herta and Paul Amir Collection, Los Angeles (Usono)
  • The Israel Museum, Jerusalemo (Israelo)
  • Juda muzeo de Berlino (Germanujo)
  • Lehmbruck-Museum der Stadt Duisburg (Germanujo)
  • Lizi and Zeev Avram Collection, Londono (Britio)
  • Muriel and Phill Bermann Collection, Pennsylvania (Usono)
  • Museum of Modern Art, New York (Usono)
  • National Art Gallery, Peking (Ĉinio)
  • Seethaler Collection, Berlino (Germanujo)
  • Tate Gallery, London (Britio)

Referencoj redakti

  1. "Menashe Kadishman, famed Israeli artist, dies at 82". Ĉe: The Jerusalem Post, 8.5.2015
  2. Edward van Voolen: 50 jüdische Künstler, die man kennen sollte, Prestel Verlag, Munkeno 2011, ISBN=978-3-7913-4572-7, p. 120-121
  3. Nellu Cohn: Tel Aviv Live,  Melting Art/MPLS, Parizo 2012, ISBN=978-2-84828-219-0, p. 52

Literaturo redakti

  • Ulrich Schneider k.a.: Menashe Kadishman Shalechet. Häupter und Opfer / Heads and Sacrifices. Ausstellungskatalog, Suermondt-Ludwig-Museum Aachen, Charta Editore, Milano 1999, ISBN 978-3-9292-0324-0.
  • Jacob Baal-Teshuva: Menashe Kadishman. Prestel Verlag, München 2007, ISBN 978-3-7913-3844-6.
  • Marc Scheps: Menashe Kadishman – Sculptures. Hirmer Verlag, München 2011, ISBN 978-3-7774-3501-5.

Eksteraj ligiloj redakti