Mendado (alia uzata termino postulado) estas kvanto da iu varo, kiun individuo (individua mendado) aŭ ĉiuj individuoj kiuj interesiĝas pri tiu varo (merkata mendado) deziras aĉeti ĉe difinita prezo. La mendado estas pagkapabla intenco ex ante.

La teorio pri mendado kaj ofertado montras kiel kvantoj kaj prezoj estas determinitaj de la merkato.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.