Mendelssohn-domo

muzeo en Germanio

La Mendelssohn-domo en la Goldschmidtstraße en Lepsiko enhavas la lastan (kaj ununure konservitan) privatan loĝejon de la komponisto Felix Mendelssohn Bartholdy. Nuntempe la domo loĝigas muzeon honore al Mendelssohn.

Mendelssohn-domo
konstruaĵo • dommuzeo
Lando Germanio vd
Situo Leipzig
Adreso Goldschmidtstraße 12
Poŝtkodo 04103
Estiĝo 4-a de novembro 1997
Koordinatoj 51° 20′ 10″ N, 12° 23′ 0″ O (mapo)51.336112.3833Koordinatoj: 51° 20′ 10″ N, 12° 23′ 0″ O (mapo)
Mendelssohn-domo (Germanio)
Mendelssohn-domo (Germanio)
DEC
Mendelssohn-domo
Mendelssohn-domo
Situo de Mendelssohn-domo
Map
Mendelssohn-domo
Retpaĝo https://www.mendelssohn-stiftung.de/
vdr

La malnov-klasikisma konstruaĵo el la jaro 1844 konservas originalan substancon samkiel informojn pri sia plej elstara loĝinto, kiu kun sia familio ekde 1845 en la plej luksa etaĝo vivis kaj la 4-an de novembro 1847 tie mortis. La iama loĝejo konservas originalan meblaron, leterajn kaj notajn manskribaĵojn, unuajn presaĵojn samkiel kelkajn akvarelojn de Mendelssohn. La laborĉambro dokumentas la etoson, en kiu la komponisto verkis i.a. sian oratorion „Elias“. La muziksalonon de la familio Mendelssohn oni uzas ĉiudimanĉe por matenkoncertoj.

En la tria etaĝo de la domo rezidas oficejoj de la Muziscienca Instituto de la Universitato Lepsiko; teretaĝe troviĝas la filio muzika de la universitata biblioteko. Historia ĝardeno ĉirkaŭas la domon. En la ankaŭ konserviĝinta ĝardendomo troviĝas i.a. la prelegejo de la Muziscienca Instituto de la Universitato Lepsiko. En la 1-a etaĝo oni konstruis la ĉambromuzikan salonon de la Mendelssohn-domo. Imponas ankaŭ la Mendelssohn-monumento en Lepsiko.

Rigardoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti