Mindaugas

reĝo de Litovio
(Alidirektita el Mendog)

Mindaugas (jen litove; pole Mendog; rutene Міндоўг, "Mindoŭg"; naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1203, mortis la 12-an de septembro 1263) estis inter la jaroj 1238 kaj 1263 duko kaj pli poste grandduko de Litovio. Li iĝis gvidanto de la kvin plej gravaj litovaj triboj, kaj el la korespondaj kvin unuopaj litovaj duklandoj kreis ŝtaton, kiu estis signifa mezepoka regno, multe pli granda ol ekzemple la tiutempa reĝlando Pollando. Laŭ la tiuepoka politika geografio, regno de tia grandeco havu la titolon "reĝlando". Sed kontraŭe al la aliaj tiutempaj regnoj de Eŭropo, la litovoj estis nekristanoj, kune kun la aliaj baltaj popoloj la lasta nekristanigita parto de la kontinento, kaj ĝis tiam sukcese rezistis al ĉiuj (misiaj kaj ĉefe armeaj) provoj pri kristanigo. La mezepokaj reĝoj tamen ricevis siajn kronojn kaj titolojn de la papo, la supera gvidanto de la katolika eklezio. La papo Inocento la 4-a tial negocis kun Mindaugas, ke li konsentus pri la reĝiĝo, se la reganto konvertiĝus al kristanismo, kaj dum somero 1253 vere sendigis al la litova gvidanto reĝan kronon. La tago de kronigo, postokaze de historiistoj fiksita je la 6-a de julio 1253, ĝis la nuntempo estas oficiala festotago de Litovio. Tamen la kristanigo de Mingaudas ne montriĝis stabila, kaj tute ne signifis kristanigon de la lando Litovio, kiu "oficiale" nur komenciĝis pli ol cent jarojn poste, dum la jaro 1387.

Mindaugas
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1203
en Litovio
Morto 12-an de septembro 1263 (1263-09-12)
Tombo Monto Mindaugas vd
Religio paganismokatolikismo vd
Familio
Patro Ryngold vd
Gefratoj Dausprungas • patrino de Treniota vd
Edz(in)o Morta Mindaugienė vd
Infanoj Vaišvilkas • filino de Mindaugas • Rupeikis • Rūklys vd
reĝo de Litovio
Dum 1238 ĝis 1263
Antaŭulo Roman de Rutenio
Sekvanto Treniota
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mindaugas, reĝo de Litovio

Nediskutebla estas la merito de Mindaugas unuigi la kvin duklandojn de Litovio al unueca mezepoka ŝtato. Antaŭkondiĉo por tio estis la kreo de armeaj unuoj, parte el litovaj kamparanoj, parte el rusaj soldatoj fuĝintaj el sia hejma regno, kiuj fortigis la potenco-pozicion de Mindaugas.

Lia nomo unuafoje menciiĝis en kontrakto de la jaro 1219, en kiu li kaj aliaj litovaj dukoj el lia familio (inter alie la frato Dausprungas) forĝis aliancon kun la rusa reganto Danielo de Galicio. Tiam kaj ankaŭ dum postaj jaroj li ofertis la servojn de sia armeo al la regantoj Konrado de Mazovio (1237) kaj Danielo de Galicio (1245).

Dum la 1230-aj jaroj la nobeloj de Litovio proponis, ke Mindaugas iĝu gvidanto de la regno kaj en dokumento de la jaro 1238 li unuafoje menciiĝis kiel reganto de Litovio. Dum la jaro 1249 li forpelis siajn nevojn Tautvilas kaj Gedivydas, kaj ties onklon patrinoflankan, la dukon Vykintas de Ĵemajtio, al Galicio, kiam ili en batalaro kontraŭ la rusa reganto Vladimiro restis sensukcesaj. Dum la sekvaj jaroj Mindaugas malebligis iliajn provojn reveni al Litovio. Tial li atingis la faktan regadon de la tuta ŝtato inkluzive de la marborda regiono Ĵemajtio. Jam dum pluraj antaŭaj jaroj, Litovio devis ĉiujare repuŝi armeajn atakojn de la armeo de la ordeno de germanaj kavaliroj, kiuj en la teritorio sudokcidente de Litovio provis (kaj iom post iom sukcesis) genocide neniigi la nekristanan baltan popolon de praprusoj. La same nekristanaj litovoj laŭ la kompreno de la kristanaj soldatoj de la kavalira ordeno estu la sekvaj, kiuj estu perglave kristanigitaj. Unu el la du forpelitaj nevoj de Mindaugas, Tautvilas, en Rigo baptiĝis kaj do kristaniĝis, kio signifis ties subtenon de la kavalira ordeno kaj armean premon de Mindaugas el plia direkto, la nordo. Pro taktikaj kialoj tial Mindaugas akceptis mem kristaniĝi, esperis pri armistico kun la ordeno de germanaj kavaliroj kaj laŭ la antaŭa interkonsento dum la jaro 1253 ricevis reĝan kronon de la papo. Pli poste li interpaciĝis kun Tautvilas.

memoriga litova monero (50-lidoj) pri Mindaugas

Dum postaj jaroj Mindaugas ankaŭ realianciĝis kun Danielo de Galicio († 1264), kiu tiutempe provis armee repuŝi la atakeman Oran Hordon. Geedziĝo inter filino de Mindaugas kaj la filo Švarno de Danielo krome ligis ambaŭ familiojn. La alianco restis sensukcesa, armeo de tataroj dum la jaroj 1258 kaj 1259 devigis kaj la armeojn de litovoj kaj de rusoj fuĝi. Tio malpliigis la fortopozicion de Mindaugas ĉe la armeo de Ĵemajtio, kiu la 13-an de julio 1260 signife venkis la armeon de la ordeno de germanaj kavaliroj – sen la soldataro de Mindaugas.

Mindaugas laŭ la interpreto de plimulto de la baltiaj historiistoj denove forturniĝis de la kristanismo, kaj alianciĝis kun la armeo de la daŭre nekristanaj ĵemaitianoj gvide de lia nevo Treniota kontraŭ la germana ordeno. Sed la batalaro de la jaro 1261 kontraŭ la ordeno restis nesukcesa kaj Mindaugas iĝis nekredinda kiel gvidanto, tial ke la bofrato Daumantas kaj la nevo Treniota dum aŭtuno 1263 kuraĝis murdi lin mem kaj du filojn.

Vaisalga, filo de Mindaugas, dum la jaro 1264 transprenis la regadon de la litovaj triboj, tamen rapide demisiis kaj same murdiĝis kiel la patro. Ĝis la fino de la 13-a jarcento sekve regis politika nestabileco en Litovio.

Vidu ankaŭ redakti