En la helena mitologio, Menelao (greke: Μενέλαος) estis legenda reĝo de mikena Sparto, edzo de Helena de Trojo, kaj tiel centra figuro en la Troja milito. Li estis frato de Agamemno, reĝo de Mikeno kaj ĉefo de la grekaj trupoj. Elstara figuro en la Iliado kaj la Odiseado, Menelao ankaŭ estis populara en la greka tragedio. En la Odiseado oni vidas lin pli kiel heroo de la troja milito ol kiel membro de la kondamnita familio de Atreo.

Menelao
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso vira
Patro Atreo
Patrino Aeropo
Gefratoj Agamemno • Anaxibia
Edzo/Edzino Helena de Trojo
Kunulo Cnossia
Infanoj Hermiono • Xenodamus • Nicostratus • Megapenthes • Pleisthenes • Morraphius • Aethiolas • Corythus • Thronius
vdr
Busto de Menelao.

Menelao iĝis reĝo de Sparto post sia geedziĝo kun Helena, kiu estos forkaptita por Pariso, filo de Priamo, reĝo de Trojo, okazigante tiel la militon de Trojo. Sub la komando de Agamemno, Menelao kaj la aliaj grekaj reĝoj vojaĝis al Trojo por liberigi Helenan. Ĉe la fino de la milito, Menelao estis unu el la grekoj kiu kaŝis sin en la troja ĉevalo. Post la milito, Helena kaj Menelao reunuiĝis kaj ili klopodis reveni al Grekio, sed estis devigitaj fari tranavigadon kiu daŭris ok jarojn. Finfine, Menelao kaj Helena povis reveni al Sparto.

Hermiono (helene Ἑρμιόνη) ) estas en la helena mitologio filino de sparta reĝo Menelao kaj lia edzino Helena. Hermiono fianĉiniĝis al Oresto, filo de mikena reĝo Agamemno. Sed antaŭ milito kontraŭ Trojo ŝia patro promesis ŝin edziniĝi al Neoptolemos, filo de granda heroo kaj batalanto Aĥilo.


Eksteraj ligiloj redakti