Meneses de Campos [meNEses deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Meneses de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34305
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 4° 55′ U (mapo)41.941666666667-4.92Koordinatoj: 41° 57′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 28,21 km² (2 821 ha) [+]
Meneses de Campos (Provinco Palencio)
Meneses de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Meneses de Campos
Meneses de Campos
Situo de Meneses de Campos
Meneses de Campos (Hispanio)
Meneses de Campos (Hispanio)
DEC
Meneses de Campos
Meneses de Campos
Situo de Meneses de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Meneses de Campos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Fortikeca sonorilturo de la preĝejo.
 
Plateresca pordego.
 
Titolpaĝo de la komedio Los Tellos de Meneses.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 120 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 560 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 42 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio limas kun Capillas, Castil de Vela, Belmonte de Campos, Palacios, Montealegre, Villerías de Campos kaj Boada.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la 10-a kaj 11-a jarcentoj, ŝajne fare de eŭska familio Meneses, anoj de la Valo Mena. Tial estis sep loĝlokoj rilataj al tiu familio kaj kun la nomo inkludita en plej parto de ili: Puebla de Meneses, Meneses, Palacios de Meneses, Arroyo Meneses, San Cebrián de Meneses, Villalla kaj Villalimbierno. La loĝloko estis senjorlando de la familio Téllez de Meneses, kelkaj el ties membroj estis gravaj gravuloj. Mayor Alfonso de Meneses estis patrino de la reĝino María de Molina (María Alfonso de Meneses). Ekde la 14-a jarcento ĝi estis senjorlando de Manuel kaj ekde fino de la 15-a jarcento de Guzmán, kiu ricevos la titolojn de Markizo de Montealegre kaj senjorlando de Meneses.

Lope de Vega verkis komedion Los Tellos de Meneses, en kiu ĝi prezentas infantino de la Regno Leono kiu, donota al sudaj araboj kiel pago de imposto, por eviti tion fuĝas de la kortego de sia patro kaj rifuĝiĝas en vilaĝo de Kampartero, nome Meneses, kie ŝi restis kaŝita kaj nekonata kiel servisto ĉe loka riĉulo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti