Malfermi la ĉefan menuon

Menceo

(Alidirektita el Mengzi)
Mengzio.

Menceo, MengzioJi Mèngkē (姓孟軻), nomita en okcidento Mencio[1] (de 孟子, pinyin Mèngzǐ, Wade-Giles Meng Ke, laŭvorte "Majstro Meng"), (370 a. K. - 289 a. K.), estis filozofo de Ĉinio, la plej elstara sekvanto de la konfuceismo.

FilozofioRedakti

En sia verko, konata kiel Mengzi, defendas ke la homo estas bona nature kaj devas povi disvolvigi konduton racian kaj rektan (ĝustan). Laŭ tiu pensulo, en la koro de ĉiu homo estas kvar naturaj sentoj aŭ tendencoj kiuj orientigas ĝin al la bona vojo:

  1. La sento de kompato
  2. La sento de honto
  3. La sento de respekto kaj humileco
  4. La sento de kio bonas kaj malbonas

NotojRedakti