Mensogo

intence malvera deklaro al persono aŭ grupo farita de alia persono aŭ grupo

Mensogo estas intenca diro de malveraĵoj.

Kelkaj psiĥe malsanaj homoj sentas mensogon, kiam aliaj personoj malavantaĝe eraras rilate al ili.

Poligrafo kiel neologisma termino, kaj populare Mensogodetektilo, estas aparato kaj proceduro kiu teorie mezuras kaj registras kelkajn fiziologiajn indikilojn kiel sangopremo, pulso, spirado kaj haŭta konduktiveco kiam al persono oni demandas kaj tiu respondas serion da demandoj.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri mensogo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto. 
  •  
     Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas. 
  •  
     Por glate mensogi, oni spriton bezonas. 

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15.

Eksteraj ligiloj redakti