La menuredoj (Menuridae) estas aŭstralazia familio el la ordo da la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). En tiu familio ekzistas unu genro kun du specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Menuredoj

Menura alberti, Bonaparte 1850
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Menuredoj Menuridae
Latham 1802
Genro: Menuro (Menura)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vivejo redakti

Menuroj vivas en la montaraj arbaroj de sudorienta Aŭstralio. Al Tasmanio la nova-holanda menuro estis enkondukita.

Aspekto kaj vivmaniero redakti

Ambaŭ seksoj havas brunan ĝis grizan plumaron. La nomon instigis la longaj vostoplumoj de la masklaj menuroj. Ili konsistas el du fortaj, ĝis 55 centimetrojn longaj plumoj, inter kiuj estas pluraj pli fajnaj, fadenformaj plumoj.

Menuredoj plejmultatempe saltetante iradas sur la arbargrundo kaj skrapante per siaj fortaj piedoj kaj akraj ungegoj serĉadas insektojn, larvojn kaj aliajn senvertebrulojn. Por dormi ili serĉas iom alte situantan branĉon.

Amludo kaj bredado redakti

Antaŭ la kopulacio la masklo elskrapas teraltaĵon el malmola humo aŭ serĉas lokon iom alte situantan. Li antaŭ la ino cirkle amdancas sur la humaltaĵo aŭ iom alta loko kun disfaldita vosto super sia kapo, dancosaltetas kaj kantas per fore aŭdebla, laŭta voĉo. Lia kantado estas nekutime varia kaj apartenas al la plej kompleksaj kapabloj, kiujn la birda mondo povas oferti. Li ekzemple kapablas nedistingeble imiti voĉojn de aliaj birdospecioj, bruon de bendsegilo, la bojadon de hundo, eĉ la klakon de kamerafermilo. La neston, konsistantan el sekbranĉaro kaj plantofibroj la birdo konstruas aŭ sur la grundo aŭ sur rokelstaraĵo, branĉoforko, arbostumpo. En la neston la ino metas ovon samgrandan kiel kokovo, kiun la ino elkovas dum ses semajnoj. Nur la ino faras la nestkonstruadon kaj la bredadon.

 
Menura novaehollandiae, Latham 1802

Genro kaj specioj redakti

Vidu ankaŭ redakti