Menzingen ZG
Menzingen estas komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 4 289 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Menzingen | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Zugo | ||||
Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Zugo. | ||||
Geografia situo | CH1903: 687398 / 226122 (mapo)47.1802777777788.5916666666667Koordinatoj: 47° 11′ N, 8° 36′ O; CH1903: 687398 / 226122 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 4289 | ||||
Areo | 27,50 km² | ||||
Alteco | 805 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 6313 | ||||
Komunumkodo | 1704 | ||||
Geografio
redaktiMenzingen situas en nordoriento de la kantono en morenomonteta kamparo inter la riveroj Sihl kaj Lorze, kiuj en oriento respektive en okcidento formas la limon de la komunumo. En okcidento de la komunumo situas la lageto Wilersee.
La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Menzingen, Edlibach kaj Finstersee.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa najbaraj komunumoj de Menzingen estas en okcidento en Kantono Zuriko Hütten kaj Schönenberg, en nordo Neuheim, en oriento Baar kaj en sudo Unterägeri kaj Oberägeri.
Vidindaĵoj
redaktiSur la monteto Gubel troviĝas la virina kapucena Monaĥejo Maria-Hilf kun pilgrima kapelo el la epoko de rokoko.
Trafiko
redaktiMenzingen estas per la buslinio n-ro 2 ligita al la reto de la Zugerland Verkehrsbetriebe.
Historio
redaktiLaŭ polenanalizoj okazis unua homa kultivado en Menzingen ĉirkaŭ en la jaro 3750 antaŭ Kristo. Unuaj setlejoj ekzistis en romia tempo ĉirkaŭ en la jaro 0. La unua dokumenta mencio de Menzingen datiĝas el la jaro 1217 kiel Meincingin. En la jaro 1352 Menzingen aliĝis kune kun la ceteraj komunumoj de la ekstera distrikto al la Svisa Ĵurkomunumo. Kiel politika komunumo Menzingen ekekzistis tamen nur en la jaro 1374.
Partnerecoj
redaktiLa komunumo Menzingen ne havas formalajn partnerecojn sed flegas amikajn rilatojn kun la urbo Kraichtal en Germanio, kies municipo Menzigen kun ĝi dividas la nomon.
Eksteraj ligiloj
redakti