Merchero
Merchero [merĉero], aŭ quinqui [kinki] el quincallero ("ladaĵisto") estas ano de malgranda komunumo de nomadoj el Hispanio.
Merchero | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Ili vivtenis sin per riparo de ladaĵoj kaj ambulanta komerco. Nuntempe, ili malnomadiĝadas.
Ilia nomadeco kaŭzis malamon de ĝenerala hispana socio. La merchero-oj estis suspektataj krimemaj, ĉar quinqui en la hispana lingvo estas sinonimo por "malĉefa krimulo".
La merchero-oj geedziĝis nur en sia komunumo.
Malgraŭ la mora simileco kun hispanaj ciganoj, merchero-oj malŝatis ilin kaj evitis miksiĝi kun ili.
La plej fama merchero estas ekskrimisto Eleuterio Sánchez "El Lute".