Niĉomerkato

(Alidirektita el Merkata niĉo)

Niĉomerkatomerkatoniĉo estas la fako de la merkato al kiu specifa produkto fokusas. La merkatoniĉo difinas la produktajn karakterojn cele al kontentigo de specifaj merkato-necesoj aŭ -deziroj, same kiel al la prezo-gamo, produkta kvalito kaj al la demografio kiun oni celas. Ĝi estas ankaŭ malgranda merkato segmento. Ekzemple, sportaj kanaloj kiel STAR Sports, ESPN, STAR Cricket, kaj Fox Sports celas la niĉon de sportemuloj.

Ĉiu produkto povas esti difinita per sia merkatoniĉo. La niĉomerkato estas tre specializita, kaj celas survivi inter la konkurenco de nombraj entreprenegoj. Eĉ establitaj kompanioj kreas produktojn por diferencaj niĉoj, ekzemple, Hewlett-Packard havas ĉio-en-unu maŝinoj por printi, skani kaj faksi cele por la hejmoficeja niĉo dum samtempe havas separatajn maŝinojn kun nur unu el tiuj funkcioj por grandaj negocoficejoj.[1]

Praktike, vendantoj de produktoj kaj komercaj negocoj estas ofte referencataj kiel ĉefaj liverantojmallarĝe demografie niĉomerkataj liverantoj (populare mallongigite al nur niĉomerkataj liverantoj). Malgrandaj proviziantoj de kapitalo kutime kliniĝas al niĉomerkato kun mallarĝa demografio kiel rimedo por pliigi sian kvanton da gajno.

La fina produktokvalito (ĉu alta aŭ malalta) ne dependas el la prezelasteco aŭ peto, sed la specifaj necesoj kiujn la produkto celas kaj ĉe kelkaj kazoj aspektoj de agnosko aŭ rekono de la Varomarko (ekz. povo de prestiĝo, praktikebleco, monspezo, multekosteco, primedia konscio, ktp.).

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • Lotz, Amanda D. (2007) The Television Will Be Revolutionized. New York, NY: New York University Press. Ch. 3