Merkuro (planedo)

unua planedo de la sunsistemo

Merkuro[2] estas la plej malgranda planedo de la Sunsistemo, kaj ankaŭ la plej proksima al la Suno.

Merkuro ☿
Planedo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger.
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger.
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger.
Ter-interna planedo • ena planedo
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Merkuro vd
Malkovro
Malkovrinto nekonata valoro vd
Dato de malkovro Pratempo
Loko de malkovro nekonata valoro vd
Unua superflugo Mariner 10
(29-an de marto 1974)
Unua enorbitiĝo Messenger
(18-an de marto 2011)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
57 909 100 km (0,39 AU)
46 001 200 km (0,31 AU)
69 816 900 km (0,47 AU)
Discentreco 0,205 630
Meza anomaliangulo 174,796°
Klinangulo 7,005° (rilate al la ekliptiko); 3,38° (rilate al la suna ekvatoro); 6,34° (rilate al la ebeno de Laplace)
Periodo 87,9691 tagoj
Meza cirkulrapido 47,87 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
48,331°
Argum. de periapsido 29,124°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Neniu
Neniu
Fizikaj ecoj
Diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
(4 879,4 ± 2) km
< 0,0006
7,48 × 107 km2
6,083 × 1010 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3,3022 × 1023 kg
5427 kg/m3
3,7 m/s2
4,25 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

58,646 tagoj
Aksa kliniteco (2,11 ± 0,1)'
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma
(de poluso ĝis ekvatoro)
80 K ĝis 100 K
200 K ĝis 340 K
380 K ĝis 700 K
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,142[1]
0,068
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
1,9 vd
-1,9 (laŭ iuj fontoj -2,6)
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

4,5"
13"
vdr

Merkuro ricevis sian nomon de la romia dia heroldo Merkuro, verŝajne pro sia rapida migrado tra la ĉielo. Ties helmon kun flugilojn montras la astrologia simbolo de Merkuro: ☿.

La planedo posedas nek naturajn satelitojn, nek ringojn.

Fizikaj ecoj

redakti
 
Tiun ĉi mozaikon de Merkuro fotis la sondilo Mariner 10 dum la lasta parto de sia alveno al la planedo, la 29-an de marto 1974. La mozaiko konsistas el 18 bildoj, fotitaj je 42-sekundaj intervaloj, kiam la distanco inter la sondilo kaj la planedo ankoraŭ valoris 200.000 kilometrojn (6 horojn antaŭ la tempo de plej proksima aliro).

Merkuro estas la malplej granda planedo; ĝi tamen estas pli granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Ĝi aspektas simile al la Luno: ĝia surfaco same riĉas je krateroj kaj montoj. La kraterojn kaŭzis la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1550 km en diametro, 3,8-3,9 miliardojn da jaroj en aĝo.[3] La kolizio, kiu estigis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi, kiel oni supozas, sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro.

Merkura mistero estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi supozigas, ke Merkuro iam estis multe pli granda, aŭ la Suno multe pli brila.

Tago de Merkuro estas la plej longa el ĉiuj planedoj de la Sunsistemo – 176 teraj tagoj – kaj estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj).

Pro la malgranda distanco ekde la Suno, Merkuro estas la dua plej varmega planedo de la Sunsistemo, post Venuso: en la ekvatora regiono la temperaturo povas atingi 700 K, kio sufiĉas por fandi plumbon. La merkura nokto, tamen, estas aparte malvarma - nur 100 K, pro la manko de densa atmosfero.

Interna strukturo

redakti
 
Interna strukturo kaj magneta kampo de Merkuro.

Merkuro ŝajne havas solidan silikatan kruston kaj mantelon super solida, metala ekstera kerna tavolo, pli profunda likva kernotavolo kaj solida interna kerno.[4][5] La konsisto de la ferriĉa kerno restas necerta, sed ĝi verŝajne enhavas nikelon, silicion kaj eble sulfuron kaj karbonon, plus spurkvantojn de aliaj elementoj.[6] La denseco de la planedo estas la dua plej alta en la Sunsistemo je 5.427 g/cm3, nur iomete malpli ol la denseco de la Tero de 5.515 g/cm3.[7] Se la efiko de gravita premo estus elkalkulita el ambaŭ planedoj, la materialoj el kiuj estas farita Merkuro estus pli densaj ol tiuj de la Tero, kun nekunpremita denseco de 5.3 g/cm3 kontraŭ la 4.4 g/cm3 de la Tero.[8] La denseco de Merkuro povas esti uzita por konkludi detalojn de sia interna strukturo. Kvankam la alta denseco de la Tero rezultas rimarkinda el gravita kunpremado, precipe ĉe la kerno, Merkuro estas multe pli malgranda kaj ĝiaj internaj regionoj ne estas same kunpremitaj. Tial, por ke ĝi havu tian altan densecon, ĝia kerno devas esti granda kaj riĉa je fero.[9]

La radiuso de la kerno de Merkuro estas ĉirkaŭkalkulita je 2,020 ± 30 km (1,255 ± 19 mejl.), surbaze de internaj modeloj limigitaj por esti kongrua kun momanto de inercifaktoro de 0.346±0.014.[10][11] Tial, la kerno de Merkuro okupas ĉirkaŭ 57% de sia volumeno; ĉe la Tero ĉi tiu proporcio estas 17%. Esploro publikigita en 2007 sugestas ke Merkuro havas fanditan kernon.[12][13] La mantelkrusta tavolo estas entute 420 km (260 mejl.) dika.[14] Surbaze de datumoj de la Mariner 10 kaj MESSENGER-misioj, krom Terbazita observado, la krusto de Merkuro estas ĉirkaŭkalkulita je 35 km (22 mejl.) dika.[15][16] Tamen, ĉi tiu modelo povas esti supertakso kaj la krusto povus esti 26 ± 11 km (16.2 ± 6.8 mejl.) dika surbaze de Airy-izostacia modelo.[17] Unu karakterizaĵo de la surfaco de Merkuro estas la ĉeesto de multaj mallarĝaj krestoj, etendiĝantaj ĝis plurcent kilometroj longe. Oni supozas, ke tiuj formiĝis kiam la kerno kaj mantelo de Merkuro malvarmiĝis kaj kuntiriĝis en tempo kiam la krusto jam estis solidiĝinta.[18][19][20]

La kerno de Merkuro havas pli altan ferenhavon ol tiu de iu alia planedo en la Sunsistemo, kaj pluraj teorioj estis proponitaj por klarigi tion. La plej vaste akceptita teorio estas ke Merkuro origine havis metal-silikatan proporcion similan al oftaj meteoritoj de kondrito, supozeble karakterizaj por la ŝtona materio de la Sunsistemo, kaj mason proksimume 2.25 fojojn sia nuna maso.[21] Frue en la historio de la Sunsistemo, Merkuro eble estis frapita per planedezimalo de proksimume 1⁄6 la maso de Merkuro kaj plurmil kilometrojn laŭlarĝe.[21] La frapo estus fornudiginta multe de la originaj krusto kaj mantelo, postlasante la kernon kiel relative grava komponento.[21] Simila procezo, konata kiel la hipotezo de giganta frapo, estis proponita por klarigi la formadon de la Tera Luno.[21]

Alternative, Merkuro eble formiĝis de la suna nebulozo antaŭ ol la energiproduktado de la Suno stabiliĝis. Ĝi komence havintus duoble sian nunan mason, sed ĉar la prasuno kuntiriĝis, temperaturoj proksime de Merkuro povus estinti inter 2,500 kaj 3,500 K kaj eble eĉ same altaj kiom ĝis 10,000 K.[22] Granda parto de la surfaca roko de Merkuro povus esti vaporigita ĉe tiaj temperaturoj, formante atmosferon de "rokvaporo" kiu povus esti forportita de la suna vento.[22] Tria hipotezo proponas, ke la suna nebulozo kaŭzis reziston sur la partikloj de kiuj Merkuro kreskis, kio signifas, ke pli malpezaj partikloj estis perditaj de la kreskiĝanta materialo kaj ne arigitaj ĉe Merkuro.[23]

Ĉiu hipotezo antaŭvidas malsaman surfackonsiston, kaj du kosmomisioj estis taskigitaj fari observaĵojn de tiu kunmetaĵo. La unua MESSENGER, kiu finiĝis en 2015, trovis pli altajn ol atendatajn kalio- kaj sulfuro-nivelojn sur la surfaco, kio sugestas, ke la hipotezo de giganta frapo kaj vaporiĝo de la krusto kaj mantelo ne okazis ĉar menciitaj kalio kaj sulfuro estus forpelitaj de la ekstrema varmeco de tiuj eventoj.[24] BepiColombo, kiu alvenos al Merkuro en 2025, faros observaĵojn por testi ĉi tiujn hipotezojn.[25] La ĝisnunaj trovoj ŝajnus favori la trian hipotezon; tamen necesas plia analizo de la datumoj.[26]

Surfaca geologio

redakti

La surfaco de Merkuro estas simila laŭ aspekto al tiu de la Luno, montrante ampleksajn lunmar-similajn ebenaĵojn kaj plurajn kraterojn, indikante ke ĝi estis geologie neaktiva dum miliardoj da jaroj. Ĝi estas pli heterogena ol la surfaco de Marso aŭ de la Luno, ambaŭ el kiuj enhavas signifajn partojn de simila geologio, kiel ekzemple ĉe lunmaroj kaj altebenaĵoj.[27] Albedo-trajtoj estas areoj de rimarkeble malsama reflektiveco, kiuj inkludas frapkraterojn, la rezultajn elĵetaĵojn, kaj radiosistemojn. Pli grandaj albedotrajtoj korespondas al pli altaj reflektivebenaĵoj.[28] Merkuro havas "sulk-krestojn" (dorsa), Lun-similajn altajn terojn, montojn (montes), ebenaĵojn (planitiae), eskarpojn (rupes), kaj valojn (valles).[29][30]

 
MASCS spektroskanaĵo de la surfaco de Merkuro fare de MESSENGER.

La mantelo de la planedo estas kemie heterogena, sugestante ke la planedo trapasis magmoceanan fazon frue en sia historio. Kristaliĝo de mineraloj kaj konvekta renversiĝo rezultigis tavoligitan, kemie heterogenan kruston kun grandskalaj varioj en kemia kompono observita sur la surfaco. La krusto estas malriĉa je fero sed riĉa je sulfuro, rezultante el la pli fortaj fruaj kemie redoksaj kondiĉoj ol estas trovita sur aliaj surteraj planedoj. La surfaco estas dominita per fermalriĉa pirokseno kaj olivino, kiel reprezentite per enstatito kaj forsterito, respektive, kune kun natririĉa plagioklazo kaj mineraloj de miksita magnezio, kalcio, kaj fersulfido. La malpli reflektaj regionoj de la krusto estas riĉaj je karbono, plej verŝajne en formo de grafito.[31][32]

Nomoj por trajtoj sur Merkuro venas de diversaj fontoj kaj estas fiksitaj laŭ la planeda nomenklatursistemo de IAU. Nomoj venantaj de homoj estas limigitaj al mortintoj. Krateroj estas nomitaj laŭ artistoj, muzikistoj, pentristoj, kaj verkistoj kiuj faris elstarajn aŭ fundamentajn kontribuojn al sia kampo. Krestoj, aŭ dorsa, estas nomitaj laŭ sciencistoj kiuj kontribuis al la studo de Merkuro. Depresioj aŭ fossa estas nomitaj laŭ verkoj de arkitekturo. Montoj estas nomitaj laŭ la vorto "varma" en diversaj lingvoj. Ebenaĵoj aŭ planitiae estas nomitaj laŭ Merkuro en diversaj lingvoj. Eskarpoj aŭ rupēs estas nomitaj laŭ ŝipoj de sciencaj ekspedicioj. Valoj aŭ valles estas nomitaj laŭ forlasitaj grandurboj, urboj aŭ setlejoj de antikveco.[33]

Historio de observado

redakti
 
Pierre Gassendi.

Merkuro estas videbla en la ĉielo de la Tero ankaŭ sen teleskopo, kaj tial estas konata ekde la pratempo. Ĝia proksimeco al Suno malfaciligas observadon, kaj ĝi nur videblas okaze de sunleviĝo kaj sunsubiro; malgraŭ tio, jam la antikvaj egiptoj, la ĉinoj kaj la sumeranoj (en la 3-a jarmilo antaŭ Kristo) konis ĝin.

La helenoj atribuis al la planedo du nomojn: Apolono, kiel matena astro, kaj Hermeso, kiel vespera astro. Ĉirkaŭ 4-a jarcento antaŭ Kristo grekaj astronomoj komprenis, ke temas pri la sama planedo.

Pro la malfacila observeblo de la ĉirkaŭsuna regiono el Tero, ĝis la 20-a jarcento oni kutimis pensi, ke Merkuro ne estis la plej interna planedo de la sunsistemo; iuj astronomoj asertis, ke ili observis pli internan planedon, Vulkano. Tamen, neniu tia korpo ekzistas, kaj verŝajne dum iuj el tiuj observatoj la koncernita objekto estis Merkuro mem.

En la jaro 1631 la franca astronomo Pierre Gassendi kiel la unua observis pasado de la Suno fare de Merkuro, danke al antaŭkalkuloj de Johannes Kepler. En 1639 la itala astronomo Giovanni Battista Zupi perteleskope observis, kaj priskribis, la fazojn de Merkuro, tute similaj je tiuj de Venuso kaj de la Luno; tio pruvis, ke ankaŭ Merkuro orbitis la Sunon.

Esplorado

redakti
 
Merkuro kun falsaj koloroj.

Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studebla. Kiam kosma ŝipo estas tiel proksime de la Suno, ĝia rapido tre pligrandiĝas kaj haltiĝi apud Merkuro (por alteriĝi sur surfaco de la planedo aŭ fariĝi ĝia satelito) estas problema. Tio postulas eĉ pli multe da hejtaĵon ol por ke forlasu la Sunsistemon.

Ĝis la fino de la 20-a jarcento unu flanko de la planedo estis tute nekonata. La plimulto de nia scio pri Merkuro tiam devenis de tri superflugoj fare de la usona kosmoesplorilo Mariner 10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam staris sur surfaco de Merkuro.

La unua enorbitiĝo estas tiu de la kosmoesplorilo Messenger (anglalingva akronimo de MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging – Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro), komenciĝanto en 2011. La sondilo estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004, kaj ĝiaj ĉefaj taskoj estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.

Kulturhistorio

redakti
 
 
Alegoria reprezentado de Merkuro, kiel reganto de la zodiakaj signoj de la virgo kaj de la ĝemeloj, Hans Sebald Beham, 16-a jarcento.

La sumeroj nomis Merkuron Ubu-idim-gud-ud; la babilonanoj uzis nomojn Nabu, gu-ad, gu-utu.

En antikva Grekujo la planedo Merkuro rilatis al la dio kaj diomesaĝisto Hermeso kaj, eble, ankaŭ al la titanoj[34] Metis kaj Koios. La planedo videbla nur en krepusko kaj tial videbla nur malfacile, la moviĝemega planedo iĝis kiel simbolo de Hermeso estanto patrono de komercistoj, vojaĝistoj, ŝtelistoj. Ĉe la romianoj Hermes korespondis, almenaŭ en la postantikva epoko, al Mercurius, kies nomo devenas de mercari (latine komerci).

Laŭ li estas nomata tago de la semajno: dies Mercurii, en Esperanto merkredo, en la germana Mittwoch, en la franca mercredi, en la itala mercoledì, en la hispana miércoles, en la rumana miercuri, en la albana e Mërkura. La ĝermanoj rilatigis la planedon al la dio OdinWotan, al kiu rilatas la sama semajntago: en la angla Wednesday kaj en la nederlanda Woensdag.

En la antikvo kaj en la mondo de la mezepokaj alkemiistoj Merkuro estis ligita al la moviĝema planedmetalo hidrargo. En multaj lingvoj la nomo de la metalo montras ankoraŭ nuntempe tiun devenon: en la angla Mercury, en la franca Mercure.

Ĉielo vidata de Merkuro

redakti

De Merkuro la Suno estas vidata kiel mezkvante 2,5-oble pli granda (laŭ diametro) kaj 6-oble pli hela ol de la Tero. Ĉi tiuj parametroj estas tre variemaj (diametro de 2,2 ĝis 3,2, heleco de 4,8 ĝis 10,2), ĉar la formo de la orbito de Merkuro estas ne tre proksima de la cirkonferenco (havas grandan discentrecon). La granda discentreco krome kaŭzas, ke dum iuj periodoj de la merkura jaro la Suno haltas aŭ eĉ iras malantaŭen en la ĉielo de Merkuro.

La laŭ heleco dua astro de la merkura ĉielo estas Venuso. Ĝi estas tie eĉ multe pli hela ol en la ĉielo de la Tero, ĉar de la Tero oni neniam vidas Venuson je plena fazo (ĝi estas en ĉielo tro proksima al la Suno), sed de Merkuro plena Venuso estas vidata dum opozicio laŭ la Suno kaj havas videblan magnitudon −7,7.[35]

La Tero estas ankaŭ tre hela astro en merkura ĉielo (magnitudo −5). Eĉ la Luno lumas simile al helaj steloj (magnitudo −1,2) kaj kiel regulo estas videbla aparte de la Tero (la plej granda videbla distanco inter la Tero kaj la Luno estas ĉirkaŭ 15′).

Referencoj

redakti
  1. Mallama, A.; Wang, D.; Howard, R.A. (2002). “Photometry of Mercury from SOHO/LASCO and Earth”, Icarus 155 (2), p. 253–264. doi:10.1006/icar.2001.6723. Bibkodo:2002Icar..155..253M. 
  2. en vortaro.net
  3. http://www.newscientist.com/article/dn13257
  4. MESSENGER Provides New Look at Mercury's Surprising Core and Landscape Curiosities. NASA (21a de Marto, 2012). Arkivita el la originalo je 12a de Januaro, 2019. Alirita 20a de Aprilo, 2018 .
  5. Scientists find evidence Mercury has a solid inner core (en-US) (Press release) (17a de Aprilo, 2023). Arkivita el la originalo je 17a de Aprilo, 2019. Alirita 17a de Aprilo, 2019 .
  6. Nittler, Larry R.. (2018) “The Chemical Composition of Mercury”, Mercury: The View after MESSENGER, Cambridge Planetary Science Book Series. Cambridge University Press, p. 30–51. doi:10.1017/9781316650684.003. ISBN 9781316650684.
  7. Williams, David R. (25a de Novembro, 2020). "Mercury Fact Sheet". NASA. Arkivita el la originalo la 3an de Aprilo, 2019. Alirita la 19an de Aprilo, 2021.
  8. Mercury. US Geological Survey (8a de Majo, 2003). Arkivita el la originalo je 29a de Septembro, 2006. Alirita 26a de Novembro, 2006 .
  9. (1969) “On the Internal Structures of Mercury and Venus”, Astrophysics and Space Science 5 (1), p. 18–35. doi:10.1007/BF00653933. Bibkodo:1969Ap&SS...5...18L. 122572625. 
  10. Margot, Jean-Luc; Peale, Stanton J.; Solomon, Sean C.; Hauck, Steven A.; Ghigo, Frank D.; Jurgens, Raymond F.; Yseboodt, Marie; Giorgini, Jon D.; Padovan, Sebastiano; Campbell, Donald B. (2012). "Mercury's moment of inertia from spin and gravity data". Journal of Geophysical Research: Planets. 117 (E12): n/a. Bibcode:2012JGRE..117.0L09M. CiteSeerX 10.1.1.676.5383. doi:10.1029/2012JE004161. ISSN 0148-0227. S2CID 22408219.
  11. Hauck, Steven A.; Margot, Jean-Luc; Solomon, Sean C.; Phillips, Roger J.; Johnson, Catherine L.; Lemoine, Frank G.; Mazarico, Erwan; McCoy, Timothy J.; Padovan, Sebastiano; Peale, Stanton J.; Perry, Mark E.; Smith, David E.; Zuber, Maria T. (2013). "The curious case of Mercury's internal structure". Journal of Geophysical Research: Planets. 118 (6): 1204–1220. Bibcode:2013JGRE..118.1204H. doi:10.1002/jgre.20091. hdl:1721.1/85633. S2CID 17668886.
  12. Gold, Lauren, "Mercury has molten core, Cornell researcher shows", Chronicle, Cornell University, 3a de Majo, 2007.
  13. Finley, Dave, "Mercury's Core Molten, Radar Study Shows", National Radio Astronomy Observatory, 3a de Majo, 2007.
  14. (6a de Majo, 2013) “The curious case of Mercury's internal structure”, Journal of Geophysical Research: Planets 118 (6), p. 1204–1220. doi:10.1002/jgre.20091. Bibkodo:2013JGRE..118.1204H. 17668886. Alirita 5a de Junio, 2023.. 
  15. Padovan, Sebastiano; Wieczorek, Mark A.; Margot, Jean-Luc; Tosi, Nicola; Solomon, Sean C. (2015). "Thickness of the crust of Mercury from geoid-to-topography ratios". Geophysical Research Letters. 42 (4): 1029. Bibcode:2015GeoRL..42.1029P. doi:10.1002/2014GL062487. S2CID 31442257. Arkivita el la originalo la 12an de Februaro, 2019. Alirita la 15an de Decembro, 2018.
  16. Solomon, Sean C.. (29a de Decembro, 2018) Mercury: The View after MESSENGER (angle). Cambridge University Press, p. 534. ISBN 978-1-107-15445-2.
  17. (Majo 2018) “A thin, dense crust for Mercury”, Earth and Planetary Science Letters 489, p. 92–99. doi:10.1016/j.epsl.2018.02.033. Bibkodo:2018E&PSL.489...92S. 
  18. (Marto 1994) “Lobate Thrust Scarps and the Thickness of Mercury's Lithosphere”, Abstracts of the 25th Lunar and Planetary Science Conference 1994, p. 1994LPI....25.1203S. Bibkodo:1994LPI....25.1203S. 
  19. Watters, T. R.; Nimmo, F.; Robinson, M. S. (2004). Chronology of Lobate Scarp Thrust Faults and the Mechanical Structure of Mercury's Lithosphere. Lunar and Planetary Science Conference. p. 1886. Bibcode:2004LPI....35.1886W.
  20. (Novembro 1998) “Topography of lobate scarps on Mercury; new constraints on the planet's contraction”, Geology 26 (11), p. 991–994. doi:[[doi:10.1130%2F0091-7613%281998%29026%3C0991%3ATOLSOM%3E2.3.CO%3B2|10.1130/0091-7613(1998)026<0991:TOLSOM>2.3.CO;2]]. Bibkodo:1998Geo....26..991W. 
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 Benz, W.; Slattery, W. L.; Cameron, Alastair G. W. (1988). "Collisional stripping of Mercury's mantle". Icarus. 74 (3): 516–528. Bibcode:1988Icar...74..516B. doi:10.1016/0019-1035(88)90118-2. Arkivita el la originalo la 5an de Septembro, 2019. Alirita la 25an de Aŭgusto, 2019.
  22. 22,0 22,1 (1985) “The partial volatilization of Mercury”, Icarus 64 (2), p. 285–294. doi:10.1016/0019-1035(85)90091-0. Bibkodo:1985Icar...64..285C. 
  23. (1987) “Iron/silicate fractionation and the origin of Mercury”, Icarus 35 (1), p. 99–111. doi:10.1016/0019-1035(78)90064-7. Bibkodo:1978Icar...35...99W. 
  24. Sappenfield, Mark, "Messenger's message from Mercury: Time to rewrite the textbooks", The Christian Science Monitor, 29a de Septembro, 2011.
  25. BepiColombo. European Space Agency. Arkivita el la originalo je 6a de Marto, 2018. Alirita 7a de Aprilo, 2008 .
  26. Cartwright, Jon, "Messenger sheds light on Mercury's formation", Chemistry World, 30a de Septembro, 2011.
  27. Morris, Jefferson (10a de Novembro, 2008). "Laser Altimetry". Aviation Week & Space Technology. 169 (18): 18. "Mercury's crust is more analogous to a marbled cake than a layered cake."
  28. Hughes, E. T.; Vaughan, W. M. (Marto 2012). Albedo Features of Mercury. 43rd Lunar and Planetary Science Conference, Marto 19a–23a, 2012 ĉe Woodlands, Texas. Vol. 1659. Bibcode:2012LPI....43.2151H. 2151.
  29. . Gazetteer of Planetary Nomenclature. US Geological Survey (11a de Aprilo, 2008). Arkivita el la originalo je 12a de Aprilo, 2012. Alirita 11a de Aprilo, 2008 .
  30. Dunne, James A.. (1978) “Chapter Seven”, The Voyage of Mariner 10 – Mission to Venus and Mercury. NASA History Office.
  31. (2019) “The Surface Composition of Mercury”, Elements 15 (1), p. 33–38. doi:10.2138/gselements.15.1.33. Bibkodo:2019Eleme..15...33N. 135051680. 
  32. (Februaro 2019) “The Role of Reducing Conditions in Building Mercury”, Elements 15, p. 39–45. doi:10.2138/gselements.15.1.39. Bibkodo:2019Eleme..15...39C. 135268415. 
  33. Categories for Naming Features on Planets and Satellites. US Geological Survey. Arkivita el la originalo je 8a de Julio, 2014. Alirita 20a de Aŭgusto, 2011 .
  34. J.M.Hunt, Planets, Their Powers and Their Titans (Planedoj, ĝiaj fortoj kaj titanoj), eld. Desy
  35. Yakov Perelman; Arthur Shkarovsky-Raffe. (2000) Astronomy for Entertainment. University Press of the Pacific. ISBN 0-89875-056-3.

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti