La Merovidoj estis la unua reĝa dinastio kiu sukcesis regi la plej vastan parton de estontaj Francio kaj Belgio, ekde la 5-a jarcento ĝis la 8-a jarcento, iomete post la falo de la romia imperio. La Merovidoj devenis de franka tribo kiu enloĝiĝis apud Cambrai (kun Klodio) kaj Tournai (kun Ĉilderiko). La vorto Merovido devenas de la reĝo Meroveo, mita antaŭulo de Klodvigo la 1-a.

Merovidoj
Dinastio
dinastio
Devena nomo france Méroviens
Regadoj
Regantoj de Franka imperio
Dum ĉ. 470 – 687/751
Sekvanto Karolidoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio
La bapto de Klodvigo la 1-a, en Reims (25-a de decembro 496, 498508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.

La unua merovida reĝo estis Klodvigo la 1-a, kiu sukcese pligrandigis la frankan reĝlandon (latinlingve regnum francorum) per militaj venkoj, ĝis la konkero de la tuta Gaŭlio. Li krome ricevis oficialan subtenon de la gaŭla-romia aristokrataro kaj de la katolika Eklezio post sia bapto (ĉirkaŭ 496). La reĝado de Klodvigo kaj de liaj posteuloj estas rigardata kiel plena aŭtonoma periodo de la historio de Francio, la « merovida epoko ».

La Merovidoj malaperis je la 8-a jarcento, kiam la Karolidoj kaj Karlo la Granda fondis vastan Karolidan Imperion

Listo de merovidaj reĝoj redakti

Nomo Reĝaddatoj Titolo
Klodvigo la 1-a  481-511 Reĝo de la Frankoj
Klodomiro  511-524 Reĝo d'Orléans
Teodoriko la 1-a  511-534 Reĝo de Metz (estonta Aŭstrazio)
Ĉildeberto la 1-a  511-558 Reĝo de Parizo
Klotaro la 1-a   511-561
558-561
Reĝo de Neŭstrio
Reĝo de la Frankoj
Teodeberto la 1-a  534-548 Reĝo de Aŭstrazio
Teodebaldo la 1-a  548-555 Reĝo de Aŭstrazio
Kariberto la 1-a  561-567 Reĝo de Parizo
Ĉilperiko la 1-a  561-584
567-584
Reĝo de Neŭstrio
Reĝo de Parizo
Gontrano la 1-a  561-592
584-592
Reĝo de Burgonjo
Reĝo de Parizo
Sigeberto la 1-a  561-575 Reĝo de Aŭstrazio
Ĉildeberto la 2-a  575-595
592-595
Reĝo de Aŭstrazio
Reĝo de Parizo kaj de Burgonjo
Teodoriko la 2-a  595-613
612-613
Reĝo de Burgonjo
Reĝo de Aŭstrazio
Klotaro la 2-a  584-629
595-629
613-629
Reĝo de Neŭstrio
Reĝo de Parizo
Reĝo de la Frankoj
Dagoberto la 1-a  629-639
632-639
Reĝo de la Frankoj (sen Akvitanio)
Reĝo de la Frankoj
Kariberto  629-632 Reĝo d'Akvitanio
Klodvigo la 2-a  639-657
656-657
Reĝo de Neŭstrio, de Burgonjo
Reĝo de Aŭstrazio
Sigeberto la 3-a  639-656 Reĝo de Aŭstrazio
Klotaro la 3-a  657-673 Reĝo de Neŭstrio, de Burgonjo
Ĉilderiko la 2-a  662-675
673-675
Reĝo de Aŭstrazio
Okupas la Neŭstrio
Teodoriko la 3-a  >673-691
679-691
Reĝo de Neŭstrio
Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio).
Aŭstrazio estante en la manoj de Pepino de Herstal
Klodvigo la 3-a  675 Reĝo tre provizora de Neŭstrio, Burgonjo kaj Aŭstrazio
Dagoberto la 2-a  676-679 Reĝo de Aŭstrazio
Klodvigo la 4-a  691-695 Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio)
Ĉildeberto la 3-a  695-711 Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio)
Dagoberto la 3-a  711-715 Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio)
Ĉilperiko la 2-a  715-721
719-721
Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio)
Reĝo de la Frankoj
Klotaro la 4-a  717-719 Reĝo de Aŭstrazio
Teodoriko la 4-a  721-737 Reĝo de Aŭstrazio
Karolo Martelo  737-741 Maire du Palais (majordomo ne Reĝo dum tiu tempo).
Li fakte regas de 717 Aŭstrazion
kaj de 721 tutan Francion.
Ĉilderiko la 3-a  743-751 Reĝo de Aŭstrazio

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti



Eksteraj ligiloj redakti