Merovida arto

(Alidirektita el Merovinga arto)

Merovida arto estis arto fare en la teritorioj sub la regado de la Merovida dinastio, nome dinastio de Frankoj, kiu regis parton de la teritorioj de la aktualaj Francio kaj Germanio ekde la 5-a al la 8-a jarcentoj, precize en la samsangaj generacioj kiuj havis pli malpli efektivan povos sur Akvitanio, Burgonjo, Aŭstrazio kaj Bretonio.

Aktuala aspekto de la navo de la preĝejo de Sankta Petro de Vienne (kiu estas hejmo de muzeo de tomboŝtonoj) vidita el la enirejo, la merovida navo estis dividita en tri navoj pere de romanikaj arkaroj.

La alveno al la trono de la merovidoj en Gaŭlo en la 5-a jarcento ebligis grandajn ŝanĝojn en la arto de la epoko. La unuigo fare de Klodvigo la 1-a (465511) korespondis kun la neceso konstrui novajn preĝejojn kaj ĉefe monaĥejojn. La projektoj ofte sekvis la influon de la Romia arkitekturo, sed ankaŭ respegulis pli malproksimajn influojn kiel el Sirio kaj Armenio. Oriente, la plej parto de la edificoj estis konstruitaj el ligno; male okcidente kaj sude, estis plei oftaj la konstruaĵoj el ŝtono. La plej parto de la tiamaj preĝejoj estis poste rekonstruitaj, eĉ pli ol unufoje, kvankam foje ili estis rekonstruitaj de spertaj arkeologoj.

La literatura antikva klasika arto kiu ankoraŭ estis viva en la 5-a jarcento pere de la lernejoj de gramatikistoj kaj retorikistoj transformiĝis iom post iom en la 6-a jarcento pro la disvolvigo de kristana kulturo fare de la laboro de episkopoj kaj monaĥejoj. Simila transiro okazis ĉe la aliaj artoj.

La skulptarto reiĝis tekniko de ornamado de sarkofagoj, altaroj kaj aliaj ekleziaj verkoj. Krome oni faris verkojn de juvelarto, libropentraj manuskriptoj kun dekoracio de animalaj motivoj de la malfrua Antikveco kaj aliaj kontribuoj el SirioIrlando.

Laŭ Francisko Azorín Merovinga arto [tiele] estis Arto disvolviĝinta en Francio dum la tiel nomata dinastio, antaŭ la karolinga arto. Ekz.: la templo de Sankta Johano, en Poitiers.[1] Li indikas etimologion el Meorvingia, propra familia nomo de la unua franca dinastio (428-752ª j).[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 138.
  2. Azorín, samloke.