Mesaĝo al laborantaj homoj de Orienta Eŭropo

Mesaĝo de la Unua Kunveno de Delegitoj de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" al laboristoj de Orienta Eŭropo (pole: Posłanie Pierwszego Zjazdu Delegatów NSZZ „Solidarność” do ludzi pracy Europy Wschodniej) - alvoko voĉdonita la 8-an de septembro 1981 de la Unua Landa Kunveno de Delegitoj de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato ""Solidareco", alvokanta sindikatistojn de la landoj de Orienta Bloko al komuna batalo pri siaj rajtoj al libero de asociiĝo. Ideodonanto de la "Mesaĝo" estis d-ro Henryk Siciński, kaj aŭtoro de la teksto Bogusław Śliwa.

Mesaĝo al laborantaj homoj de Orienta Eŭropo redakti

- Tio estis la plej grava dokumento, kiu ekestis dum la 16 monatoj de laŭleĝa ekzisto de "Solidareco", ĉar enskribiĝis en la ĉefan fluon de la historio de Pollando - la postulon de libereco ne nur por si, sed ankaŭ por aliaj. La sama, esprimita per la vortoj "pro nia kaj via libereco" – diris prezidanto de IPN Jarosław Szarek dum la konferenco en Kalisz.

Li plue rememorigis, ke ankaŭ Aleksandr Solĵenicin, granda rusa verkisto kaj pensisto, opoziciisto ankaŭ pri tio, kio okazis en Pollando, reagis. Li skribis, ke komunismo ekzistas tiom longe, ĉar Okcidento fermiĝis al tio, kio okazas en Oriento. Laŭ Solĵenicin, socioj de Okcidento „iĝas ĉiam pli kaj pli konsumistaj, hedonistaj (…). Okcidento kun sia ateismo, kun disfalo de la familio jam elĉerpis sian vivenergion"” – skribis al poloj laŭreato de Nobel-Premio. Kaj esprimis la esperon, ke ni povas travivi, se estos fidelaj al la homaj valoroj kaj ĉerpos el la propra interno.

- Kelke da jaroj poste tiuj ĉi ideoj venkis. Tio "Solidareco" ŝanĝis vizaĝon de Eŭropo – konstatis prezidanto de IPN promesante, ke li faros ĉion, por ke la vero pri agado de "Solidareco" estu transdonata de generacio al generacio.

Reagoj redakti

  • Leonid Breĵnev, unua sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio post tralego estis diranta: Danĝera kaj provoka dokumento.
  • Gazeta organo de KPS - "Pravda" - nomis la kunvenon en Gdańsk "kontraŭsocialisma kaj kontraŭsoveta orgio".
  • Rusaj laboristoj de Moskvo post dekkelkaj tagoj skribis al "Solidareco", ke la pola batalo estas ankaŭ ilia batalo
  • Rumana laboristo Filip Iulius el Kluĵo sendis leteron kun danko

Reprezalioj redakti

Letero de rumana laboristo Filip Iulius estis legita dum la dua parto de la Kunveno, kiu okazis en Gdańsk inter la 26-a de septembro kaj la 7-a de oktobro 1981.

Ni dankas pro la mesaĝo, transdonita al labor-homoj de ĉiuj socialismaj landoj. La mesaĝo donis al ni ĝojon, plifortigas nian amikecon. Ni estas viaj adeptoj. Ni dankas ankoraŭfoje. Nia gazetaro publikigas nenion pri via Kunveno - skribis la civitano de Rumanio.

Sekureca Servo tuj denuncis pri la letero de Iulius al la rumana Securitate. Pro "propagando kontraŭ socialisma reĝimo" la aŭtoro estis malliberigita por ses kaj duono da jaroj. En malliberejo estis torturata kaj malsatigata

Memorigo redakti

Rumana laboristo Filip Iulius pro sia heroeco estis distingita per medalo dum solena kunveno de "Solidareco" en 2005 en Gdańsk, kiam oni solenis la 25-an datrevenon de subskribo de Aŭgustaj Interkonsentoj. - Mi ne bedaŭras apogon por "Solidareco". Ĝi pesonigis niajn revojn. Celoj de "Solidareco" estis multe pli valoraj ol nia vivo - diris tiam Iulius, dankante pro la distingo.

Dum la tutpollanda konferenco en Kalisz, organizita okaze de la kunveno kaj proklamita mesaĝo, estinta opoziciisto d-ro Henryk Siciński estis la 20-an de septembro 2016 distingita de Jarosław Szarek, prezidanto de Instituto pri Nacia Memoro per Kruco de Libereco kaj Solidareco. Inicjatinto de la aranĝo estis Estraro de Regiono.

Eksteraj ligiloj redakti