La Mesa de Ocaña (altebenaĵo Okanja) estas komarko de la provinco Toledo, Kastilio-Manĉo, Hispanio. Ĝi troviĝas situanta nordoriente de la provinco Toledo, kaj etendas laŭlonge de limigita sed alta altebenaĵo, kiu kiel "mesa" (tablebeno) aŭ paramo, elstaras je pli da cent metroj super la valo de la Taĵo, lige sude kaj oriente kun la resto de la manĉa ebenaĵo, el kiu geomorfologie estas tre bone diferencigita.

Mesa de Ocaña
Flave la provinco Toledo en Kastilio-Manĉo.

Limas norde kun la valo de Aranjuez (Komarko Las Vegas), sude, kun Yébenes kaj Toleda Manĉo; okcidente, kun La Sagra kaj Toledo, kaj oriente kun Kvenka Manĉo.

Municipoj redakti

Municipo Populacio Areo Denseco
Cabañas de Yepes 300 18 16,74
Ciruelos (Toledo) 679 23 29,52
Dosbarrios 2.404 112 21,46
La Guardia (Toledo) 2.472 196 12,61
Huerta de Valdecarábanos 1.963 83 23,65
Lillo (Toledo) 3.043 151,40 20,15
Noblejas 3.556 70 50,8
Ocaña (Toledo) 10.098 148 68,23
Ontígola 3.874 42 92,24
Santa Cruz de la Zarza 4.940 264 18,67
Villamuelas 731 43 17
Villarrubia de Santiago 2.875 155 18,55
Villasequilla 2.653 77 34,45
Yepes 5.212 85 61,32

Geografio redakti

La Mesa de Ocaña estas altebenaĵo sur krutaj ravinoj el la bordo de la rivero Taĵo norde al la suda pinto de La Guardia; flanke estas ankaŭ krutaj valoj kaj ravinoj de la riveroj Algodor (okcidente) kaj Cedrón (oriente), kiuj erodis laŭlonge de miloj da jaroj, la formadon de gipsaj terenoj. Pro tio la Mesa de Ocaña estas altebenaĵo diferenca kaj separata el la manĉa ebenaĵo, propre dirita.

Etendo redakti

 
Paramoj de la Mesa de Ocaña.

La Mesa de Ocaña enhavas la municipojn de:

Cabañas de Yepes (17,97 km²), Ciruelos (22,94 km²), Dosbarrios (111,59 km²), La Guardia (195,59 km²), Huerta de Valdecarábanos (83,00 km²), Lillo (151,40 km²), Noblejas (69,67 km²), Ocaña (147,91 km²), Ontígola (41,49 km²), Santa Cruz de la Zarza (264,54 km²), Villamuelas (43,36 km²), Villarrubia de Santiago (155,29 km²), Villasequilla (76,95 km²), kaj Yepes (84,97 km²). Totale enhavas etendon de 1.467,76 km².

Klimato redakti

La tipo de klimatp estas konsiderebla kiel kontinenta-mediteranea, pro kio la temperaturoj estas ekstremaj. Estas varmaj someroj (temperaturoj averaĝe superaj al la 26º) kaj malvarmaj vintroj (temperaturoj averaĝe monate malsupraj al la 6º).

Demografio redakti

Laŭ la nacia instituto pri statistiko INE (censo 2007), la populacio ascendas al 40.260 loĝ., kio faras averaĝan densecon de 27,43 loĝ/km².

La neoficiala histori-kultura ĉefurbo de tiu komarko estas Ocaña (7.789 loĝ.), jurisdikcia ĉefurbo kaj potenco en la industrio pri meblaro.

Bibliografio redakti

  • Jiménez de Gregorio, Fernando (Toledo, 1996). La comarca de la Mesa de Ocaña. IPIET. ISBN 84-87100-35-X.
  • La Mancha occidental y la Mesa de Ocaña. Diputación Provincial de Toledo. 2001. ISBN 84-87100-87-2.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti