Mesiniano estas en la Geologia temposkalo la lasta aŭ plej supra epoko de la Mioceno. Ĝi okupas la tempolokon inter 7.246 ± 0.005 mj kaj 5.332 ± 0.005 mj (milionoj da jaroj). Ĝi sekvas la Tortoniano kaj estas sekvata de la Zankleano, nome la unua epoko de la Plioceno.

Dum la Mesiniano, antaŭ ĉirkaŭ 6 milionoj da jaroj, okazis la Mesiniana salkrizo, kiu okazigis ripetajn sekigojn de la Mediteranea Maro.

Difino redakti

 
Mesinianaj kuŝejoj de gipso kaj argilo en la Sorbasa baseno ĉe Sorbas, suda Hispanio. Evaporitaj kuŝejoj de Mesiniana epoko estas komunaj tra la Mediteraneo.

La Mesiniano estis enkondukita de svisa stratigrafiisto Karl Mayer-Eymar en 1867. Ties nomo devenas el la itala urbo Mesino en Sicilio, kie estas kuŝejoj el Mesiniana evaporito de la sama epoko.

La bazo de Mesiniano estas la unua apero de el planktono specio de foraminifero nome Globorotalia conomiozea kaj estas stratigrafie en la mezo de magneta kronozono C3Br.1r. La GSSP de Mesiniano situantas en sekcio de Ŭed Akreĉ, ĉe la maroka ĉefurbo Rabat.[1]


Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Tiu GSSP estis starigita de Hilgen et al. (2000)

Fontoj redakti

  • Gradstein, F.M.; J.G. Ogg & A.G. Smith. (2004) A Geologic Time Scale 2004. Cambridge University Press.
  • Hilgen, F.J.; S. Iaccarino, W. Krijgsman, G. Villa, C.G. Langereis and W.J. Zachariasse. (2000) The Global Boundary Stratotype Section and Point (GSSP) of the Messinian Stage (uppermost Miocene), p. 172–178.
  • Hsü, K.J.. (1983) The Mediterranean Was a Desert. Princeton: Princeton University Press.
  • Mayer-Eymar, Karl. (1867) Catalogue systématique et descriptif des fossiles des terrains tertiaires qui se trouvent du Musée fédéral de Zürich (france).

Eksteraj ligiloj redakti