Mesquite (Teksaso)

Mesquite estas antaŭurbo de Dallas, grandurbo de Teksaso en Usono. Ĝi apartenas al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth. La loknomo signifas: prosopo (nova vorto por arboj de la arba familio Prosopis).

Situo de Mesquite en Teksaso kaj plejparte en distrikto de Dallas

Bazaj informojRedakti

 
Turo de Mesquite

GeografioRedakti

Mesquite situas sur ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso. Garland (Teksaso) troviĝas 14 km.

HistorioRedakti

Mesquite estis fondita en 1873 kiel apudaĵo de la nova fervojo. La areo oficiale urbiĝis en 1887. La loĝantoj komence okupiĝis pri kultivado de kotonoj, fojnoj, maizoj. Tiu stato restis ĝis la 2-a mondmilito, poste la urbo iĝis antaŭurbo de Dallas. Precipe la komercado evoluis.

KlimatoRedakti

Mesquite havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 36 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun ĉ. frostopunkto. Jare pluvas po 942 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en majo, plej malofte januare.

TrafikoRedakti

 
Turo kaj stadiono de Mesquite

Mesquite havas malgrandan flughavenon, sed internacia flugheveno de Dallas estas proksime. Publika transporto ne estas havebla en la grandurbo, nur por maljunuloj kaj handikapuloj. La urbego havas 3 naciajn ĉefvojojn.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti