La metafikcio estas formo de literaturo aŭ de memreferenca rakontostilo kiu temas pri aferoj de arto kaj pli precize pri la mekanismoj de fikcio mem.

Temas pri verkostilo kiu konscie memorigas al la leganto ke tiu estas antaŭ fikcia verko, kaj ludas je problemigo de la rilato inter tiu kaj la realo. Ene de teksto de metafikcio, la limo inter realo kaj fikcio kaj la konsento pri legado de tiu estas rompitaj, dum la teksto atentigas pri sia propra fikcia naturo kaj sia kondiĉo de artefakto. Asocia ĝenerale al literaturo modernisma kaj postmodernisma, oni povas trovi ekzemplojn antaŭajn en la Kiĥoto de Miguel de Cervantes, en The Canterbury Tales de Geoffrey Chaucer, en kelkaj rakontoj de Jorge Luis Borges kaj en kelkaj verkoj de Stanisław Lem kiel Perfekta vakuo kaj Imagita grando, same kiel la romano Niebla, de Miguel de Unamuno.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Manuel Gómez García, Diccionario Akal del teatro. Madrid: Akal, 1997, p. 547.