Metafizikaj poetoj

aro de anglaj poetoj je la 17-a jarcento
(Alidirektita el Metafizika poeto)

La metafizikaj poetoj estis anglalingvaj poetoj de la 17-a jarcento kiuj uzis karambolojn kaj malsimplajn ideokombinojn por esplori filozofiajn temojn, kaj aludoj al ĉiutagaj aĵoj ofte enkondukis profundan pensadon.

Inter ili estis John Donne, George Herbert, Richard Crashaw, Andrew Marvell, Henry Vaughan kaj Thomas Traherne.

Dum siaj vivoj, ili estis alte taksataj. Tamen dum la fina parto de la 17-aa jarcento literaturaj gustoj ege ŝanĝis, per la influo de Edmund Waller, John Dryden kaj aliaj poetoj, kaj oni komencis preferi pli simplan stilon. Ĝis la 20a jarcento, antologioj de anglalingvaj poemoj enhavis malmultajn metafizikajn poemojn. T. S. Eliot ludis gravan rolon rilate la reeltrovon de la metafizikaj poetoj, kiuj populariĝis.

Metafizika poezio en Pollando redakti

En Pollando metafizikan poezion verkis interalie Mikołaj Sęp Szarzyński. Ĝi tuŝis problemaron de malaperado de la homo, vanecon kaj maldaŭron de la ekzisto, esprimis esperon por saviĝo kaj helpo en Dio, ankaŭ rilatis al tentoj, malforteco kaj pasioj de nuna vivo de la nuntempa homo en la materiala mondo; ĝi esprimas sintenon de la homo disŝirita inter korpeco kaj eterna vivo, kiu konscias tion, kiel devus vivi por atingi savon, sed samptempe ne povas kontraŭstari tentadon de la satano kaj la mondo, en kiu vivas, ne kapablas konkeri siajn malfortaĵojn.

Metafizika poezio influis nuntempan lirikon ĉe tiaj verkistoj kiel: Czesław Miłosz, Zbigniew Herbert, Adam Zagajewski, kaj pastroj-poetoj kiel Karol Wojtyła.

Bibliografio redakti