Metaforo (greke transporto) estas vortfiguro, per kiu oni donas al la vorto signifon alian, ol ĝia propra, kaj klarigeblan nur per subkomprenata komparo [1].

Diference de komparo ĝi ne komparas ion kun io alia, sed surbaze de simileco uzas la similaĵon kiel novan kvaliton. Ekz. "li batalis kiel leono" (komparo), "en la batalo li estis vera leono inter ŝafoj" (metaforo). Oni povus diri, ke metaforo estas kaŝita komparo.

Oni povas diferenciigi inter du tipoj de metaforoj:

  • Simplaj metaforoj, kie ankoraŭ aperas la reala termino, pri kio oni parolas, ekzemple "Viaj dentoj estas dolĉaj glavoj kiuj lante mortigas min".
  • Puraj metaforoj, kie malaperis la reala termino kaj la leganto devas kompreni pri kio temas, ekzemple "Viaj dolĉaj glavoj lante mortigas min".

Kutimaj metaforoj: La kamelo estas la ŝipo de la dezerto, Mielo gutadas el viaj lipoj, Maro da floroj, Sub vualo de la nokto, Reĝo de violonistoj, La leono estas la reĝo de bestoj, k.s.

Piednotoj redakti