Meteologia Terminaro

(Alidirektita el Meteologia terminaro)

Meteologia Terminaro estas vortaro de Esperanto kiu kolektas vortojn el la fako de meteologio.

Meteologia Terminaro
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĝi estis publikigita de Universala Esperanto-Asocio en 1961, kiel dua parto de la jarlibro. La ĉefa aŭtoro estis Maurice Lewin. Krom neologismojn, ĝi enhavas vortojn el Plena Vortaro kaj el Scienca kaj Teknika Terminaro.

La difinoj de la vortoj aperas mem esperantlingve, kaj rilatas specife al meteologio, ne al la vastscienca aplikado de la terminoj.

Lewin, en la Antaŭparolo al sia Terminaro, jene agnoskas la meriton de aliaj kunlaborantoj:

Citaĵo
 Ĉi tiun laboron antaŭ kelkaj jaroj iniciatis s-ro E. D. Durrant, kiu preparis du-lingvan Angla-Esperantan Vortareton, sed bedaŭre pro malsanceco kaj trookupateco li devis ĉesigi ĝin; li transdonis al mi la materialon, kiun mi laŭeble uzis. Krom tio mi ricevis voloran helpon en la Esperantigo de anglaj terminoj de s-roj Butler, Francis, D-ro Bean, kaj D-ro Osborn, ĉiuj el Britujo, ankaŭ de D-ro Happach, Germanujo, Prof. Popoviĉ, Jugoslavio, kaj de aliaj esperantistoj. La verkon en ĝia nun redakto kontrolis Inĝ. Isbrucker, Nederlando, rilate al lingvo, meteologoj Knecht, Maroko kaj Ivanov, Sovetunio kiuj tre detale trastudis la tekston, kaj korektis multajn fakajn difinojn. Al ĉiuj menciitaj personoj mi esprimas elkoran dankon, sen ilia helpo ĉi tiu terminaro ne povus estiĝi. 
— Maurice Lewin, el la Antaŭparolo al la Meteologia Terminaro.

Eksteraj ligiloj redakti