Metilernanto sorĉista

La Metilernanto sorĉista, germane Der Zauberlehrling, estas balado de 14 strofoj de Johann Wolfgang von Goethe verkita en 1797. Inspirite de ĝi, ĉirkaŭ jarcenton poste, la franca komponisto Paul Dukas verkis samnoman poemon simfonian.

Der Zauberlehrling
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1797
vdr

Skribante la baladon, Goethe dependis de rakonto, kiun li trovis en la verkoj de Luciano de Samosata. Ŝajne, la origino de la rakonto estas eĉ pli aĝa kaj kuŝas en antikva egipta legendo.

Intriga resumo redakti

La historio komenciĝas kun malnova magiisto lasante sian laborejon kaj lasante sian metilernanton sola kun taskoj plenumendaj. En la foresto de la magiisto, la metilernanto, kiu laciĝas transdoni akvon en la banujon de la magiisto, decidas uzi siajn ankoraŭ ne sufiĉe evoluintajn kapablojn kaj sorĉas la balailon fari la laboron anstataŭ li.

Baldaŭ la planko estas inundita per akvo kaj la metilernanto ekkomprenas, ke li ne povas maldaŭrigi la balailon ĉar li ne scias la magiajn vortojn kiuj igos la balailon ĉesi. Post la malsukcesaj provoj de la metilernanto haltigi la balailon, malespere, la metilernanto prenas hakilon kaj rompas la balailon duone, sed ĉiu el la pecoj "vivas" kaj daŭre alportas akvon, nun eĉ pli rapide. Kiam ĉio ŝajnas perdita, kaj la akvo daŭre pliiĝas kaj inundas la laborejon, la magiisto revenas, forigas la sorĉon kaj savas la situacion.

En iuj versioj, la sorĉisto forigas la metilernanton pro la kreita fuŝo. En aliaj versioj, la magiisto, amuzita de la grava leciono, kiun lia metilernanto lernis pri regado de magio, traktas lin per pli malpeza mano.

Kinematografiaj adaptoj redakti

 
Skulptaĵoj montrantaj la scenejon de la kanto en la filmo "Fantazio".

En 1940 la balado estis adaptita al animacia filmo en la muzika filmo "Fantasia" de Walt Disney Pictures. En ĉi tiu adapto, la rolulo de la metilernanta sorĉisto estas interpretita de Mickey Mouse.

En 2010 aperis alia Disney-filmo, "La Sorĉista-Metilernanto", kun Nicolas Cage kiel sorĉisto.