Metroo de Lisbono
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Lisbono, Portugalio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 29-a de decembro 1959
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 44,2 km
Nombro de linioj 4
Nombro de stacioj 56
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Metropolitano de Lisboa
vdr

La Metroo de Lisbono estas unu el la urbaj transportiloj plej allogaj kaj belaj de Eŭropo, kune kun la metrooj de Parizo kaj Moskvo, laŭ la arkitektura stilo, dekoraciado kaj ekspozicioj en la plimulto de la metrostacioj. En Portugalio ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj projektoj artisme ellaborata.

Ĝi havas 48 metrostaciojn en kvar linioj: gaivota (mevo), girassol (sunfloro), caravela (karavelo) kaj oriente (oriento), kiu entute estas preskaŭ 37 km.


Metroplano de Lisbono

Historio redakti

 
En la Metrostacio Oriento

La metrosistemo de Lisbono estis inaŭgurita la 29-a de decembro 1959, kiam ĝi nur havis metrolinion similan al Y, kiu komunikis Sete Rios (hodiaŭ Jardim Zoológico) kun Entrecampos. La longeco en tiu komenca periodo estis nur 6,5 km.

Poste ĝi estis pligrandigata: en 1972 finiĝis la ampleksiĝo kiu estis de Restauradores ĝis Alvalade. En 1988 inaŭguriĝis novaj konektiloj al la Cidade Universitária kaj al la Colégio Militar - Luz. Dek jaroj pli malfrue, en 1998, metrolinio tute nova, Oriento, komunikis Alameda-n kun la zono de la Expo'98, tutmonda ekspozicio kiu okazis en la nordorienta zono de la urbo.

Ekde 1992 ĝi aktive kunlaboris en la projekto kultura interŝanĝo inter retoj de metropolitaj transportiloj donacante panelojn el azuleĥo al aliaj metrooj kiel la Metroo de Bruselo, Metroo en San-Paŭlo, Metroo de Santiago, Metroo de Sidnejo, Metroo de Montrealo, Metroo de Budapeŝto, inter aliaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti