La metroo de Mekko (arabe قطار المشاعر المقدسة) estas mallongdistanca fervojo en Mekko (Sauda Arabio). Ĝi estis malfermita la 15-an de novembro 2010 kaj havas la precipan celon transporti islamanajn pilgrimantojn inter la lokoj Mina, Muzdalifah kaj la ebenaĵo de Arafat.

Metroo de Mekko
emblemo
metroo
Komenco 13-a de novembro 2010 vd
Geografia situo 21° 25′ 21″ N, 39° 49′ 34″ O (mapo)21.422539.826111111Koordinatoj: 21° 25′ 21″ N, 39° 49′ 34″ O (mapo)
Lando(j) Sauda Arabio vd
Situo Mekko
Metroo de Mekko (Sauda Arabio)
Metroo de Mekko (Sauda Arabio)
DEC
Metroo de Mekko
Metroo de Mekko
Map
Metroo de Mekko
vdr
Rozkolora linio

La metroo pliparte veturas sur altigita, surpiliera vojo kaj uzas la norman ŝpuron (reldistancon) de 1435 mm kaj energi-provizadon per kontinua kurento de 1.500 V tra katenario. Ĝiaj trajnoj longas 300 metrojn, la (ĝis nun ununura, "rozkolora") linio longas 18 km kaj havas esence tri staciojn. Apartaĵo estas, ke ĉiu stacio estas triobla, kaj ĉiu trajno haltas nur en po unu el la tri stacioj. Tio malgrandigas la hom-amasojn en la stacioj kaj permesas servi pli grandan areon ĉirkaŭ la stacioj. Por eviti akcidentojn, inter la kajoj kaj la trakoj estas pordoj, kiuj malfermiĝas nur, kiam trajno haltas.

La unua linio estu ĝermo de estonta reto de kvin linioj, kiuj atingu ekzemple la flughavenon de Ĝido.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti