Metroo de Parizo
La Metroo de Parizo (france: Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 219,9 kilometrojn, kaj 302 stacioj[1]. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.
![]() | |
---|---|
![]() | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Parizo, Francio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 19-a de julio 1900 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 219,9 km |
Nombro de linioj | 16 |
Nombro de stacioj | 302 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 5,26 milionoj (2013) |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | RATP |
Transportisto | RATP |
En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.
La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.
Vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF.
Enhavo
MapoRedakti
MetrostaciojRedakti
En 2017,
- 50 860 744 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej granda trafiko: Gare du Nord
- 177 017 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej malgranda trafiko: Église d'Auteuil
MetroliniojRedakti
Linio | Nomo | Malfermo | Longeco (km) |
Nombro da stacioj | ||
---|---|---|---|---|---|---|
La Défense | ↔ | Château de Vincennes | 1900 | 16,6 | 25 | |
Porte Dauphine | ↔ | Nation | 1900 | 12,3 | 25 | |
Pont de Levallois - Bécon | ↔ | Gallieni | 1904 | 11,7 | 25 | |
Gambetta | ↔ | Porte des Lilas | 1921 | 1,3 | 4 | |
Porte de Clignancourt | ↔ | Mairie de Montrouge | 1908 | 12,1 | 27 | |
Bobigny - Pablo Picasso | ↔ | Place d'Italie | 1906 | 14,6 | 22 | |
Charles de Gaulle - Étoile | ↔ | Nation | 1907 | 13,7 | 28 | |
La Courneuve - 8 Mai 1945 | ↔ | Villejuif - Louis Aragon / Mairie d'Ivry |
1910 | 22,5 | 38 | |
Louis Blanc | ↔ | Pré-Saint-Gervais | 1911 | 3,1 | 8 | |
Balard | ↔ | Pointe du Lac | 1913 | 23,4 | 38 | |
Pont de Sèvres | ↔ | Mairie de Montreuil | 1922 | 19,6 | 37 | |
Boulogne - Pont de Saint-Cloud | ↔ | Gare d'Austerlitz | 1913 | 11,7 | 23 | |
Châtelet | ↔ | Mairie des Lilas | 1935 | 6,3 | 13 | |
Front Populaire | ↔ | Mairie d'Issy | 1910 | 15,3 | 29 | |
Les Courtilles / Saint-Denis - Université |
↔ | Châtillon - Montrouge | 1911 | 24,3 | 32 | |
Saint-Lazare | ↔ | Olympiades | 1998 | 9,2 | 9 |
TrafikoRedakti
Jara trafiko en milionoj da vojaĝantoj:
Rango | Linio | Jara trafiko | Jaro |
---|---|---|---|
1 | Linio 1 | 181,2 | 2017 |
2 | Linio 4 | 155,9 | 2017 |
3 | Linio 9 | 137,9 | 2017 |
4 | Linioj 7 kaj 7bis | 135,1 | 2017 |
5 | Linio 13 | 131,4 | 2017 |
6 | Linio 6 | 114,3 | 2017 |
7 | Linio 5 | 110,9 | 2017 |
8 | Linio 8 | 105,5 | 2017 |
9 | Linio 2 | 105,2 | 2017 |
10 | Linioj 3 kaj 3bis | 101,4 | 2017 |
11 | Linio 12 | 84,3 | 2017 |
12 | Linio 14 | 83,3 | 2017 |
13 | Linio 11 | 47,1 | 2017 |
14 | Linio 10 | 45,3 | 2017 |
Veturanta materialoRedakti
KulturoRedakti
Metroo kaj kanzonojRedakti
Multnombraj kanzonoj temas pri metroo, kiel ekzemple Le Poinçonneur des Lilas de Serge Gainsbourg, Le métro de Léo Ferré, Métro de Yves Montand, Y'a D'la Joie de Charles Trenet, aŭ Le Métro de Paris de Édith Piaf sen forgesi Bercy Madeleine de Pierre Perret, The Metro de Berlin aŭ Métro de la muzikgrupo Java. Krome, la muzikvideo Un autre monde (1986) de la franca rokgrupo « Téléphone » estis filmita en vagonaro de la linio 6 de la metroo.
Dum julio kaj aŭgusto de 2009, la tekstoj de la artistoj kiuj ludis dum la muzikfestivalo Rock en Seine de la 28-a ĝis la 30-a de aŭgusto de 2009 en la parko de Saint-Cloud estis afiŝitaj en la vagonaroj de la metroo kaj RER.
Metroo kaj filmojRedakti
BibliografioRedakti
- Le patrimoine de la RATP, eldonejo FLOHIC, 1996, ISBN 2-84234-007-8
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ La nombro de 302 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio (kaj du haltejoj) fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncas 303 staciojn kaj ne 302 en 2013.
Vidu ankaŭRedakti
- Listo de metrooj en la mondo
- Listo de metrolinioj de Parizo
- Listo de metrostacioj de Parizo
- Fantoma metrostacio#Parizo
- Funikularo de Montmartre
- Listo de stamp-kodoj de la metroo de Parizo
- Kronologio de la Metroo de Parizo
- RATP
- Île-de-France mobilités
- RER de Francilio
- Transporto en Parizo
- Tramtransporto en Parizo
- Kompanio CMP
- Kompanio Nord-Sud
- Eksa linio 14 de la metroo de Parizo
- Linio de Sceaux
- Akcidento en stacio Couronnes de la Metroo de Parizo
- Kunfandiĝo de linioj bis de la metroo de Parizo
- Grand Paris Express
- Veturanta materialo de la metroo de Parizo