Metroo de Sankt-Peterburgo

0 Metroo de Sankt-Peterburgo
Петербургский метрополитен
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Sankt-Peterburgo
 Rusio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 15-a de novembro 1955
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 113,6 km
Nombro de linioj 5
Nombro de veturiloj 1 534
Nombro de stacioj 67
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 2,3 milionoj (2015)
Traklarĝo 1 520 mm
vdr

Metroo de Sankt-Peterburgo (ĝis julio 1992 Leningrada metropoliteno Lenin) estas sistemo de metropolitenaj linioj en Sankt-Peterburgo. La sistemo ekfunkciis la 15-an de novembro 1955. En 2015 la Sankt-Peterburga metroo konsistis el kvin linioj de komuna longeco 113,6 km, 67 stacioj (inter ili 7 ŝanĝostacioj), 251 rulŝtuparoj, 1534 vagonoj. 2,3 mln da homoj uzas la sistemon ĉiutage[1].

La nuna (por decembro 2015) pago por unu vojaĝo per metroo estas 31 rubloj[2] sendepende de la longeco de vojaĝo. Oni planas enkonduki laŭzonan pagon (kiam la pago dependos de la elektita itinero).

Ĝis la jaro 1982 Sankt-Peterburga metroo estis la plej norda metroo en la mondo[3].

La stacioj de la metropoliteno akceptas pasaĝerojn ekde 5:45 matene ĝis noktomezo (00:00). Nokte en metroo okazas priservaj laboroj (purigado, teknika kontrolado ktp.).


Mapo redakti

Skemo de metrosistemo en Peterburgo


Stacioj de Peterburga Metroo (de nordo al sudo) redakti

1  2  3  4  5 
Кировско-Выборгская
(Kirovsko-Viborgskaja)
Московско-Петроградская
(Moskovsko-Petrogradskaja)
Невско-Василеостровская
(Nevsko-Vasileostrovskaja)
Лахтинско-Правобережная
(Laĥtinsko-Pravobereĵnaja)
Фрунзенско-Приморская
(Frunzensko-Primorskaja)

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. [2]
  3. La 2-an de aŭgusto 1982 ekfunkciis metroo en Helsinko, kiu restas ĝis nun la plej norda.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti