Metropola Polico de Bonaero
La Metropola Polico de la Urbo de Bonaero estas la polico kiu dependas de la Aŭtonoma Urbo de Bonaero. Ĝi estis kreita per la Leĝo 2.894 de Publika Sekureco, sankciita per la Bonaera Parlamento la 28an de oktobro 2008.[1]
La Metropola Polico kunhavigas la funkciojn de polico de sekureco en la Urbo de Bonaero kun la Argentina Federala Polico kaj, en la havena zono, kun la Argentina Ŝipa Prefektpolico.
La Metropola Polico eniris en aktiveco la 5an de februaro 2010. Ĝi estas bazita en la Metropola Polico de Londono.
Komenco de la aktivecojRedakti
La registaro ĉirkaŭkalkulis komence ke la Metropola Polico havas proksimume ĉirkaŭ 15.000 homojn, kaj devas komenci la aktivecojn la 1an de oktobro 2009.[2][3][4]
OrganizoRedakti
StrukturoRedakti
La strukturo estas formita de kvar areoj, ĉiu areo zorge de Ĝenerala Direktoro:[5]
- Sekureco
- Esploroj
- Scienco kaj Tekniko
- Administrado
Stabanaro de la Metropola PolicoRedakti
La Stabanaro Ĝenerala Polica organiziĝas en sola kategorio kiu havas la sekvajn gradojn:[6]
- Oficiro
- Majora Oficiro
- Subinspektoro
- Inspektoro
- Subkomisaro
- Komisaro
- Majora Komisaro
- Generala Komisaro
- Superintendento
ArmilaroRedakti
La metropolaj policistoj uzas pistolojn Beretta PX4 Storm kaj ĉasfusilojn Mossberg 500.
UniformoRedakti
La uniformoj de la Metropola Polico estas bazitaj sur tiuj de la Metropola Polico de Londono.
Edukado kaj trejnadoRedakti
La Metropola Policisto trejniĝas kaj kapabliĝas en la Supera Mezlernejo de Publika Sekureco. Ĉi tiu Mezlernejo dependas organike kaj funkcie de la Ministerio de Justeco kaj Sekureco de la Aŭtonoma Urbo de Bonaero kiu estras Guillermo Montenegro.[7]
ReferencojRedakti
- ↑ Ley 2.894 CABA Creación de la Policía Metropolitana
- ↑ [1] Clarín, 29 de octubre 2008
- ↑ Macri presentó su Plan de Seguridad, Perfil, 17a de marto de 2008.
- ↑ Horacio Aizpeolea (18 de marzo de 2008).
- ↑ http://www.buenosaires.gov.ar/areas/seguridad_justicia/policia_metropolitana/estructura_organizacion.php?menu_id=29494 Retejo de la Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires.
- ↑ «Artículo 17, Ley 2947, Estatuto del personal de la Policía Metropolitana».
- ↑ http://www.metropolitana.gob.ar/instituto.html
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala loko de la Metropola Polico
- Sekcio de la Metropola Polico en loko de la Urbo de Bonaero
- Facebook kaj Twitter
- «Aprobis la kreon de la Metropola Polico». Parlamenta. 28an de oktobro 2008. Konsultita la 1an de aŭgusto 2009.