MevoLaro estas popularaj nomoj de birdoj el familio de laredoj, apartenantaj al la ordo de ĥaradrioformaj. Ili estas blankaj-grizaj aŭ blankaj-nigraj, vivas ĉe maroj aŭ riveroj, do konsideriĝas akvobirdoj, kaj distingiĝas per knara voĉo. Ili estas bonegaj flugantoj, kapablaj kapti en aero ĵetitan nutraĵon, kio estas ŝatata amuzo de infanoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mevoj
Ridmevo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Subordo: Lari
Laridae
Vigors, 1825
Genroj

Larus
Ichthyaetus
Chroicocephalus
Leucophaeus
Hydrocoloeus
Rissa
Pagophila
Rhodostethia
Xema
Creagrus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Mevoj povas agresemi, rabante manĝaĵon eĉ el homa mano
Mevo glisanta super centoj da turistoj ĉe Brighton Pier, Anglio

Specioj de la familio laredoj redakti

  • Genro Pagophila
  • Genro Rhodostethia

Taksonomio redakti

Mevoj estas birdoj de la familio de Laredoj. Ili estas plej rilataj al ŝternoj de la familio Sternedoj, aŭkoj, kaj tondilbekuloj, kaj pli malproksime al vadbirdoj. Plej granda parto de mevoj apartenas al ampleksa genro Larus, sed estas aliaj kvin genroj kun po unu aŭ du specioj..

Aspekto redakti

Ili estas tipe mezgrandaj au grandaj birdoj, plej ofte grizaj aŭ blankaj kun nigraj markoj en la kapo aŭ flugiloj. Ili havas fortikajn, longajn hokajn bekojn kaj retajn piedojn; la kruroj estas flavaj, ruĝaj aŭ nigraj. Multaj specioj de mevoj havas ĉe la bekopinto aŭ proksime markojn ĉu ruĝajn ĉu nigrajn ĉu ambaŭe en formo de makuloj aŭ ringoj kiuj utilas por ke la idoj frapu tie por stimuli vomadon de manĝaĵo. La specioj de mevoj laŭ grando estas inter la Pigmea mevo de ĉirkaŭ 120 g kaj 29 cm ĝis la Nigramantela mevo de ĉirkaŭ 1.75 kg kaj 76 cm.

Kutimoj redakti

Plej granda parto de mevoj, ĉefe tiuj specioj de la genro Larus, nestas sur grundo kaj estas karnovoraj, kiuj predas vivajn estaĵojn aŭ kadavraĵojn profitante oportunon. Vivaj estaĵoj tre ofte inkludas krabojn kaj etajn fiŝojn. Escepte la Trifingra mevo, mevoj estas tipe marbordaj aŭ internaj specioj, rare internirante la marojn. La grandaj specioj atingas plenkreskulan plumaron post kvar jaroj, sed etaj mevoj post du jaroj.

Mevoj -ĉefe la plej grandaj specioj- estas lertaj kaj inteligentaj birdoj, kiuj montras kompleksajn metodojn de interkomunikado kaj altan ŝtupon de socia strukturo. Kelkaj specioj (ekzemple la Arĝentmevo) pruvis kondutojn de uzado de iloj. Multaj specioj de mevoj lernis kunvivi sukcese kun la homaro kaj prosperis en homaj medioj, ekzemple unue en marbordoj homloĝataj kaj poste laŭ la riveroj internen al akvumaj kamparoj. Aliaj estas kleptoparazitaj por atingi manĝaĵon.

Grupoj redakti

Du vortoj estas ofte uzataj inter mevoŝatantoj por subgrupigo de mevoj:

Hibridiĝo inter specioj de mevoj okazas ofte, kvankam ofteco dependas el la koncernaj specioj (vidu Hibridiĝo ĉe mevoj). La taksonomio de la Grandaj blankokapaj mevoj estas ĉefe komplika.

La Amerika Organizo de Ornitologoj kunmetas Ŝternedojn, Sterkorariedojn kaj Rinkopedojn kiel subfamiliojn en la familio Laredoj, sed lastatempaj pristudoj (Paton et al., 2003; Thomas et al., 2004; Paton & Baker, 2006) indikus, ke tio estas malprava.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti