Frunzeni
(Alidirektita el Mezőharasztos)
Frunzeni [frunzenj] (hungare: Mezőharasztos mezoeharastoŝ) estas vilaĝo en Rumanio okcident-nordokcidente de Reghin administracie apartenanta al la komunumo Lunca. En 1910 ĝi havis 610 loĝantojn (rumanoj, ciganoj) kaj en 1992 532. Ĝia unua skriba mencio estas en 1319. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye).
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personojRedakti
- Ilona Bokor (27-a de novembro 1915 – Târgu Mureș, 22-a de majo 1986): aktorino.
Eksteraj ligilojRedakti
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto Mureş
- Popolnombrado 2002