Mezőszilas
Mezőszilas [mezOsilaŝ] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Sárbogárd. Mező signifas hungare: kampo.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Mezőszilas situas laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Balatono. Simontornya troviĝas 12, Sárbogárd 17, Enying 26 km-ojn.
Historio redakti
Pli frue keltoj kaj avaroj vivis tie, dume la romianoj postlasis vojon Sophiane-Gorsium. Longe estis tie 2 apudaj vilaĝoj Szilas kaj Balhás, kiuj unuiĝis. La nuna loknomo oficialiĝis en 1942 (pli frue estis Szilasbalhás). La loko famiĝis pri ĉevalobredado. Nuntempe lernejo por rajdistoj funkcias.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1935
- kalvinana preĝejo
- Kastelo de Mezőszilas
Famuloj redakti
En la iama Szilasbalhás naskiĝis Károly Kovács (aktoro).