Meza Hungario

Meza Hungario, origine hungare Közép-Magyarország estas unu el la 7 regionoj de Hungario.

Meza Hungario
Regiono

LandoHungario

ĈefurboBudapeŝto
- koordinatoj47° 28′ 19″ N, 19° 3′ 1″ O (mapo)47.47194444444419.050277777778Koordinatoj: 47° 28′ 19″ N, 19° 3′ 1″ O (mapo)
Plej alta punktoCsóványos [+]
Areo6 919 km² (691 900 ha) [+]



Map
Meza Hungario
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Central Hungary [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mapo pri Hungario montranta regionon Meza Hungario kiel violkoloro

GeografioRedakti

Regiono Meza Hungario situas en la norda kaj meza partoj de la lando. Ĝi konsistas nur el departemento Pest, en kiu situas la ĉefurbo Budapeŝto havanta plenajn departementajn rajtojn. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas nature Budapeŝto. Aliaj pli gravaj urboj estas Érd, Dunakeszi kaj Cegléd. La teritorio konsistas el montaroj, montoj, montetaro kaj ebenaĵo. Danubo trafluas la regionon.

HistorioRedakti

La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto estas la plej grava regiono de la lando. Ĝi elstaras laŭ industrio, fremdultrafiko, kulturo. Escepte la militajn tempojn la ĉefurbo estis en tiu regiono (ankaŭ Buda kaj Visegrád).

TrafikoRedakti

Budapeŝto estas trafika centro de aŭtovojoj kaj trajnoj, ĉi tie funkcias preskaŭ la unusola internacia flughaveno, la haveno akceptas ankaŭ marajn ŝipojn.

Vidu ankaŭRedakti

FontojRedakti