Meza Paleolitiko

La Meza Paleolitiko estas la dua de la periodoj en kiuj estas dividita la Paleolitiko, nome la eka etapo de la Ŝtonepoko. Ĝi estas karakterizata de la hegemonio de ŝtonlabora tradicio nomita musteria, kiu uzas la teknikon de ŝtontajlado nomita metodo Levallois aŭ teknika sistemo 3a,[1]​ kiu konsistas en la akiro de unu aŭ variaj eltranĉaĵoj laŭ antaŭdifinita maniero, pere de partikulara preparo de la kerno. Ĝi estas multe pli malloga periodo ol tiu antaŭa (nome la Frua Paleolitiko) kaj ĝi enhavas proksimume inter la jaroj 150 0002​-127 000 antaŭ la nuno (AP) kaj 40 000-30 000 AP.[2]

Bilda rekonstruaĵo de neandertalaro.
Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

La Meza Paleolitiko koincidas kun la plej parto de la malfrua Plejstoceno aŭ Tarantia, ĝis pli malpli la duono de la lasta glaciepoko, nome de Würm-Wisconsin. Ĝi estas ankaŭ la epoko de la Homo neanderthalensis, kiu el Eŭropo etendiĝis tra Okcidenta Azio kaj granda parto de Centra Azio.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Boëda, E. (1994) Le concept Levallois: variabilité des méthodes. Paris: CNRS, monografio de CRA n° 9
  2. Arsuaga, Juan Luis (2004). «El collar del Neandertal. En busca de los primeros pensadores.». Barcelona (tria eldono) (Random House Mondadori). p. 97. ISBN 84-9759-298-0.
  3. El collar del Neandertal