Mezeŭropaj miksaj arbaroj

La mezeŭropaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de la nordoriento de Mezeŭropo.

Mezeŭropaj miksaj arbaroj
ekoregiono
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbarojekoregiono [+]

Koordinatoj52° 23′ 0″ N, 23° 6′ 0″ O (mapo)52.38333333333323.1Koordinatoj: 52° 23′ 0″ N, 23° 6′ 0″ O (mapo) [+]
Areo731 154 km² (73 115 400 ha) [+]

Mezeŭropaj miksaj arbaroj (Tero)
Mezeŭropaj miksaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Mezeŭropaj miksaj arbaroj
Vikimedia Komunejo:  Central European mixed forests [+]
vdr
Arbaro de Białowieża, Polujo.

Situo redakti

La ekoregiono okupas 731 200 kvadratajn kilometrojn kiuj etendiĝas en la mezeŭropaj malaltaĵoj, en la oriento de Germanujo, parto de Ĉeĥujo kaj Aŭstrujo, plejparto de Polujo, la sudo de Litovujo kaj de Belorusujo, la nordokcidento de Ukrainujo, la nordo de la Moldava Respubliko, partoj de la nordoriento kaj de la centro de Rumanujo, la rusa enklavo de Kaliningrado kaj la lima zono de tiu ĉi lando kun Ukrainujo kaj Belorusujo.

Flaŭro redakti

 
Arbaro de Białowieża.
 
Arbaro de Białowieża.

La averaĝa arbara kovraĵo en la tuta ekoregiono estas nuntempe malpli ol 30 pocentojn, kaj plejparto de tiu ĉi estas aŭ sekundara arbaroforsto. Arbara pino estas nuntempe la plej komuna arbara arbo. Antaŭe ĝi estis limigita al malpli riĉaj kreskejoj, primare sablaj grundoj en areoj kun malalta precipitaĵo. Kaŭze de larĝskala plantado dum la 19-a kaj 20-a jarcento ĝi nuntempe estas vaste disvastigita tra la ekoregiono, eĉ en pli fekundaj kreskejoj. En la regiono ĝi okupas nuntempe ĉirkaŭ duonon de la totala arbara areo, kaj loke, kiel en okcidenta Polujo – ĝi povas konstitui ĝis 90 pocentojn de la arbareroj. La falfoliaj kaj miksaj arbaroj estis dekonmortigitaj, primare kaŭze de la fakto ke ili troviĝis en kreskejoj aptaj por agrikulturo. Tiu speciale koncernas la malaltaĵaj miksaj falfoliaj arbaroj de tigfrukta kverko, eŭropa karpeno kaj malgrandfolia tilio kiuj nuntempe kovras malpli ol 10 pocentojn de ilia origina arealo. Miksaj deciduaj arbaroj en la okcidenta parto de la ekoregiono ( Germanujo, Ĉeĥujo, okcidenta Polujo ) ampleksas krommiksaĵon de eŭropa fago, aŭ eĉ fagajn unuspeciajn arbarerojn. En la nordorienta parto ( Litovujo, Belorusujo, nordorienta Polujo ) ordinara piceo okazas kiel krommiksaĵo en miksaj deciduaj arbareroj sur riĉaj kreskejoj, ofte kiel elstara kanopeo. Tiu ĉi estas speciale okulfrapa en la arbaro de Białowieża, kie la praarbaraj piceoj sur fekundaj grundoj povas superi 50 metrojn; ili estas la plej altaj arboj en la nordeŭropaj malaltaĵoj. Akvo-saturitaj kreskejoj estas dominataj de nigra alno, kaj malpligrade de lanuga betulo kaj pluraj specioj de saliko. La antaŭaj poplaj kaj longtig-ulmaj ĉeriveraj arbaroj plejparte estas anstataŭitaj de salikoj, special de densaĵoj de Salix purpuraea.

Kvankam la miksa foliarbaro kaj la koniferaro estas superregantaj, ankaŭ troviĝas multaj borealaj kaj termofilaj plantoj.

Faŭno redakti

La arbarrezervejo de Białowieża gastigas unu el la lastaj gregoj de la eŭropa bizono. Ankaŭ ĉeestas la eŭrazia linko, la blankvosta maraglo, la granda kriaglokaj la tetro.

Endemiismoj redakti

Minacoj kaj konservado redakti

La ekoregiono estas krize endanĝerigita. Granda parto de la ekoregiono estas transformita en agrikulturaj terenoj kaj en urbaj zonoj.

Vidu ankaŭ redakti

Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj   Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj   Belgio,   Danio,   Francio,   Germanio,   Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (  Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj   Bulgario,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Rumanio,   Serbio (  Kosovo),   Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj   Danio,   Germanio,   Pollando,   Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj   Portugalio,   Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj   Azerbajĝano,   Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj   Armenio,   Azerbajĝano,   Kartvelio,   Rusio,   Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj   Irlando,   Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj   Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj   Aŭstrio,   Belorusio,   Ĉeĥio,   Germanio,   Litovio,   Moldavio,   Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj   Nord-Koreio,   Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo   Ukrainio,   Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj   Albanio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Kroatio,   Italio,   Montenegro,   Serbio,   Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj   Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido   Bulgario,   Kartvelio,   Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj   Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Andoro,   Francio,   Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj   Belorusio,   Estonio,   Norvegio,   Latvio,   Rusio,   Finnlando,   Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj   Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj   Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj   Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj   Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj   Aŭstrio,   Ĉeĥio,   Francio,   Germanio,    Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo   Irako,   Irano,   Turkio

Eksteraj ligiloj redakti