La mezepoka hebrea havas multajn karakterojn kiuj distingas ĝin disde la plej fruaj formoj de la hebrea lingvo. Tiuj trajtoj temas pri gramatiko, sintakso, strukturo de frazoj, kaj ampleksa vario de novaj vortoj, bazitaj ĝenerale sur fruaj formoj, sed ankaŭ prunteprenitaj el aliaj lingvoj kiel la aramea, greka kaj latina.[1]

Sefer ha-Šorašim (Libro de la radikoj), traduko al la hebrea de la Kitāb al-uṣūl, unu de la ĉefaj verkoj de Ibn Jonah.

En la orepoko de la juda kulturo en Hispanio, grava laboro estis farita de la gramatikistoj por klarigi kaj la gramatikon kaj la vortotrezoron de la biblia hebrea; multo el tio estis bazita fakte sur la laboro de la gramatikistoj de la klasika araba. La hebreaj gramatikistoj plej gravaj tiukadre estis Jehuda ben David Jaĝuj kaj Jonah ibn Ĝanah.

Pri poezio, tiu estis verkita de poetoj kiel Dunaŝ ben Labrat, Salomon Ibn Gabirol, Jehudah Halevi kaj ambaŭ Ibn Ezra (nome Moses ibn Ezra kaj Abraham ben Meir ibn Ezra), en “purigita hebrea” bazita sur la verkaro de la antaŭe menciitaj gramatikistoj, kaj en metriko kvanta araba (vidu ekzemple la pijĝut). Tiu literatura hebrea estis uzata poste fare de la italaj judaj poetoj.[2]

La neceso esprimi sciencajn kaj filozofiajn konceptojn de la araba kaj greka, devigis la mezepokan hebrean turni sin al lingvaj pruntoj, kaj al stampado de terminoj ekvivalentoj de la jam ekzistintaj hebreaj radikoj, kio rezultis en stilo diferenca de la filozofa hebrea. Multaj havas rektajn paralelaĵojn en mezepoka araba.

La familio de Ibn Tibbon, kaj speciale Samuel ben a Judah, estis responsaj por la kreado de multaj el tiuj formoj de la hebrea, kiujn ili uzis por siaj tradukoj de sciencaj materialoj de la araba. Tiam, la filozofiaj judaj verkoj originalaj estis verkitaj ĝenerale en araba aŭ per araba skribmaniero, sed pro la tempopaso, tiu formo de hebrea estis uzita ankaŭ por multaj originalaj verkoj. Alia grava influo estis tiu de Maimonido, kiu disvolvigis simplan stilon bazite sur la miŝna hebrea por jura uzado, nome en la Miŝne Tora.

La rabena literaturo posta, estis verkita en mikso inter tiu stilo kaj la rabena hebrea arameigita de la Talmudo. La hebrea estis uzita ankaŭ kiel lingvo por komunikado inter judoj diverslandaj, partikulare cele al internacia komerco.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Encarta-encyclopedie Winkler Prins (1993–2002) s.v. "Hebreeuwse taal. §1. Oud-Hebreeuws en Midden-Hebreeuws". Microsoft Corporation/Het Spectrum.
  2. Rhine, A.B (Januaro 1911). "The Secular Hebrew Poetry of Italy". The Jewish Quarterly Review. 1 (3): 341–402. doi:10.2307/1451119.