Mezkaspia naftogasa baseno


La Mezkaspia naftogasa baseno estas naftogasa baseno, kiu troviĝas en la Meza Kaspio.

Mezkaspia naftogasa baseno
Tipo naftogasa baseno
Landoj Rusio, Kazaĥio, Azerbajĝano, Turkmenio
Parto de la Kaspia maro
Naftogasaj kompleksoj permio-triasa, ĵurasio-frukretaceaj, malfrukretaceaj, paleogeno-neogena
vdr

Situo redakti

Norde ĝi estas limigita de la orogeneza-surŝovfaŭlta zono de la kuniĝo al la Ĉekaspia kaj Ustjurta depresioj. La suda limo estas la Nord-Apŝerona fleksejo. Okcidente ĝi limas al la Nord-Kaŭkaza naftogasa provinco. Oriente ĝi estas limigita de la Sud-Mangiŝlaka naftogasa provinco.

Geografie ĝi estas ligita al la zono de la kuniĝo de la Alpa-Himalaja sistemo kaj la Uralo-Mongola orogenezo, kio difinas ŝov-surŝovan karakteron de la kuniĝaj zonoj (la Centro-Mangiŝlaka kaj Apŝerona faŭltosistemoj).

Plejparte la baseno troviĝas en la teritorio de Rusio (la okcidenta parto), Kazaĥio (la orienta parto). Malpli grandaj partoj troviĝas en la sud-okcidenta (Azerbajĝano) kaj sud-orienta (Turkmenio) sektoroj de la Kaspia maro.

Strukturo redakti

La basena fundamento estas heterogena kaj inkluzivas diverstempajn konsolidiĝajn blokojn, ĉefe de fanerozoikoen. La sedimenta kapoto formiĝis pere de rokaĵoj de la malfrua paleozoiko ĝis kenozoiko. La komuna dikeco de la sekco estas 6-12 mil metroj. En la sedimenta kapoto estas du tektono-sedimentaj kompleksoj. La antaŭplata komplekso estas formita de la terrigeno-vulkandeveno-efuzivaj sedimentaĵoj de la malfrua paleozoiko — triaso, dikaj 2 ĝis 3 mil metrojn. La plata komplekso inkluzivas la terrigeno-karbonatajn sedimentaĵojn de ĵurasio, kretaceo kaj kenozoiko.

La ĉefaj tektonaj elementoj de la baseno:

  • la Tereko-Kaspia fleksejo (la parto de la Antaŭkaŭkaza sistemo de randaj fleksejoj);
  • la Samura volbo;
  • la Segendika fleksejo (parto de la Sud-Mangiŝlaka fleksejo);
  • la Nogaja ŝtupo;
  • la Sablo-Kalkoŝtona levozono;
  • la Kaspia levozono;
  • la Mangistaŭ levozono.

Ili estas ligitaj al la juntozono de la Karpinskij-kresto kaj la Centra Mangiŝlako.

Naftogasaj kuŝejoj redakti

La naftogasaj kompleksoj estas ligitaj al permio-triasaj, ĵurasio-frukretaceaj, malfrukretaceaj kaj paleogeno-neogenaj sedimentaĵoj[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Силантьев, Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Среднекаспийский нефтегазоносный бассейн // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 419. ISBN 5-85270-327-3.