Mezorienta perdriko

La Mezorienta perdriko, Ammoperdix griseogularis, estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mezorienta perdriko
Mezorienta perdriko
Mezorienta perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Ammoperdix
Specio: A. griseogularis
Ammoperdix griseogularis
(Brandt, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu membro de la grupo de la perdrikoj havas sian ĉefan indiĝenan teritorion el sudorienta Turkio tra Sirio kaj Irako oriente al Irano kaj Pakistano. Ĝi estas plej proksime rilata kaj tre simila al sia samgenra de Egiptio kaj Arabio, nome la Sabloperdriko, Ammoperdix heyi.

Tiu 22-25 cm longa birdo estas specio de loĝantaj birdoj en seka, malferma kaj ofte monteteca kamparo. Ili nestumas en malmulte kovrita grunda skrapaĵo, kie la ino demetas 8-16 ovojn. La Mezorienta perdriko manĝas ampleksan varion de semoj kaj iome da insektomanĝo.

La Mezorienta perdriko estas fortika birdo, ĉefe sablobruna kun blankabruna flanka strieco ne vertikala kiel ĉe la perdrikoj de la genro Alectoris, sed ondeca. Masklo havas grizan kapon kun tre markata nigrega strio superokula kaj blanka traokula strio kiu larĝiĝas malantaŭokule al orelareo. La kolflankoj estas makuleca je blanka kaj la gorĝareo estas griza, kialo por la latina scienca nomo. La kapobildo estas la plej certa distingilo el la Sabloperdriko. La beko estas oranĝecruĝa. La kruroj estas flavecaj kaj ne ruĝaj, kiel ĉe la perdrikoj de la genro Alectoris. La maskloj havas tre distingobildajn grizajn kapojn, sed inoj estas tre eluzitaj versioj kompare, kaj tiu manko de distinga kapobildo malfaciligas distingi sian specion.

Kaze de ĝenado, tiu palearktisa specio preferas kuri anstataŭ ekflugi, sed se necese ili ekflugas mallongajn distancojn per rondoformaj flugiloj. La kanto estas fajfeca hŭit-hŭit-hŭit.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti