Mezoriento

regiono de okcidenta Azio kaj nordorienta Afriko

MezorientoMeza Oriento, ankaŭ ProksimorientoProksima Oriento (arabe الشرق الأوسط [AlŜark ElAŭsat], perse خاورمیانه, hebree המזרח התיכון [Hamizraĥ Hatiĥon], kurde Rojhelatî Nawerast, turke Orta Doğu) laŭ vaste uzata tradicia eŭropcentra vidpunkto, estas regiono de okcidenta Azio kaj nordorienta Afriko, inkluzivante krom arabaj landoj ankaŭ Israelon kaj Iranon.

Mezoriento
Mondregiono
regiono • kultura regiono [+]

- koordinatoj28° 0′ 0″ N, 45° 0′ 0″ O (mapo)2845Koordinatoj: 28° 0′ 0″ N, 45° 0′ 0″ O (mapo)
Areo7 293 609 km² (729 360 900 ha) [+]

Loĝantaro371 000 000 [+] (2010)
Denseco50,87 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00, UTC+03:30 [+]

Mezoriento (Tero)
Mezoriento (Tero)

Mezoriento (Sauda Arabio)
Mezoriento (Sauda Arabio)
DEC

Map
Mezoriento

Vikimedia Komunejo:  Middle East [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Zono komune konata kiel Mezoriento.

Tiuj mondpartoj estas ofte rigardataj kiel Meza Oriento:

Foje Turkio kaj Israelo estas rigardataj en Proksima Oriento, foje en Meza Oriento. Foje oni konsideras Meza Oriento ĉiuj landoj de sudokcidenta Azio, sekve, oni inkluzivas en ĝi Afganion, Armenion, Azerbajĝanon, Kartvelion[1] kaj Pakistanon; tiusence eblas uzi ankaŭ la terminon de Okcidenta Azio, kvankam rigardinte pli precize ankaŭ okcidenta Siberio estus parto de tiu koncepto. Ĉiukaze Siberio estas tiom klara koncepto ke oni konsideras plej ofte aparte. En multaj el tiuj konsideroj foje oni ne inkludas Egiption en la senco ke temas pri afrika lando. Alifoje, oni inkluzivas en "Meza Oriento" nur arabajn landojn. Por kompliki plie la aferon oni devas konstati, ke la geografio termino Palestino povus inkludi kaj la aktualan ŝtaton Israelo kaj la okupitan araban landon Palestino, krome estas ankoraŭ du aliaj geopolitikaj entoj pridisputitaj, nome la Turka Respubliko Norda Kipro kaj Kurdio.

La populara uzado de la termino Meza Oriento estas tre asociita kun la amaskomunikilaro kiuj plej ofte tradukas rekte de la angla Middle East. Jam dum la Dua Mondmilito, la Aliancanoj inkludis ene de la nomigo Middle East ankaŭ Egiption kaj Libion, kiuj estis tiam interesegajn militajn temojn kaj celojn. Aktuale estas komuna, krom la menciitajn landojn inkludi ankaŭ tiujn kiuj kunformas Nordafrikon, Sudanon kaj Somalion (vidu sube ĉe Bildaro), kio la administrado Bush nomigis "Great Middle East" (Granda Mezoriento) kaj alifoje ankaŭ la iamajn sovetajn respublikojn de Kaŭkazon kaj de Centra Azio kiuj estas majoritate islamaj.

Kritiko pri eŭropcentrismo redakti

La terminoj "Mezoriento", aŭ "Meza Oriento", kaj eĉ pli "Proksimoriento" aŭ "Proksima Oriento" estas malklaraj kaj plursignifaj. La signifo de la nacilingvaj nomoj kun simila formo varias, kaj ankaŭ ene de iuj lingvoj ĝia signifo draste ŝanĝiĝis dum la pasintaj cent jaroj.

La angla Middle East (Mezoriento) respondas al la germana Naher Osten kaj la franca Proche Orient (laŭvorte "Proksima Oriento"), dum la germana Mittlerer Osten (Mezoriento) respondas al tio, kion la angloj antaŭe nomis Middle East, kaj la Francoj Moyen Orient (Mezoriento). La situo de la angla Middle East kaj de la franca Moyen Orient laŭgrade moviĝis okcidenten ĝis la nuna pozicio. Ekz-e la sveda lingvo sekvis tiun evoluon, dum la germana restis ĉe la antaŭa uzo. La tuta terminkomplekso "Proksima Oriento", "Meza Oriento" kaj "Malproksima Oriento" (aŭ "Fora Oriento" ) klare spegulas eŭropocentran perspektivon.

Pro ĉio ĉi multaj opinias, ke oni prefere evitu la esprimon "Mezoriento", same kiel "Proksima Oriento" kaj "Meza Oriento", preferante neŭtrale geografiajn esprimojn kiel "okcidenta Azio", "centra Azio, "orienta Azio", "nordorienta Afriko" k.s., laŭ la celita signifo.

Etimologio kaj historio de la termino redakti

 
La tradicia koncepto de Mezoriento kaj la Granda Mezoriento imagita de la Registaro Bush.

La termino «Mezoriento» havus britan devenon, ĉar estas laŭvorta traduko de la angla "Middle East", origine en la 1850-aj jaroj probable rilate al la British India Office.[2] Oni konsideras, ke estas termino eŭropcentrisma ĉar difinas mondoregionon laŭ ties situo rilate al Eŭropo: nome je meza distanco kaj en direkto al Oriento (inter proksima el kaj malproksima Oriento).

La termino iĝis amplekse konata kiam la usona mar-strategiisto Alfred Thayer Mahan[3] kiu uzis ĝin en 1902 por identigi la regionon inter Arabio kaj la Brita Hindio. Ĉirkaŭ tiu epoko, la Brita Imperio kaj la Rusa disputis por meti sian influon en Centra Azio, rivaleco kiu estis konata kiel la "Granda Ludo". Mahan rimarkis ne nur la strategian gravon de la regiono, sed ankaŭ de ties kerno, la Persa Golfo.[4][5]

Manhan etikedis la areon ĉirkaŭ la Persa Golfo kiel «Mezoriento» kaj asertis, ke, post la konstruo de la Sueza Kanalo, ĝi estas la teritorio plej grava por ke Granda Britio povu kontroli (respektive bremsi) la rusan antaŭenitron al Hindio.[6] Li uzis la terminon en sia artikolo "The Persian Gulf and International Relations" (La Persa Golfo kaj la internacia rilatoj), publikita en septembro de 1902 en la brita gazeto National Review.

 
La areo ĉirkaŭ la Persa Golfo estas ofte konsiderita kerno de Mezoriento.
 
 La Mezoriento, se mi rajtas adopti terminon kiun mi neniam vidis, iun tagon bezonos sian Malton, sian Ĝibraltaron, tio estas, britan enklavon en la Persa Golfo. La ŝiparmeo havas avantaĝon de la moveblo, kio kunportas la privilegion de portempaj forestadoj; sed ĝi bezonas havi en ĉiu scenejo de operacoj bazojn establitajn por riparadoj, provizoj kaj, kaze de katastrofo, por sekureco. La Reĝa mararmeo devus havi la facilecon koncentri sian forton, se venas la okazo, en Adeno, Hindio kaj la Parsa Golfo.[7] 

La artikolo estis represita en The Times kaj estis sekvata en oktobro de serio de dudek artikoloj titolitaj "The Middle Eastern Question", verkitaj de Siro Ignatius Valentine Chirol. En tiuj, Chirol etendis la difinon de «Mezoriento» por inkludi «tiujn regionojn de Azio kiuj etendas ĝis la limoj de Hindio aŭ alproksimiĝas al tiu». Ĉirkaŭ la fino de la serio, en 1903, The Times nuligis la citilojn uzante la terminon, kio signifas, ke la termino estis jam konsolidita.[8]

En la 1930-aj jaroj, la britoj establis kiel parto de ties armeo la "Komando de Mezoriento" kun bazo en Kajro.

Ĝis la Dua Mondmilito, oftis uzi la terminon Mezoriento por la areoj proksimaj al Turkio; kaj Proksima Oriento por la orientamarbordo de Mediteraneo (tradicie Levantenio) kaj Malproksima Oriento al la proksimaĵoj de Ĉinio.[9] En 1946 oni fondis en Vaŝingtono la "Instituton de Mezoriento" kiel kultura centro por aferoj arabaj, turkaj, hebreaj, persaj, afganaj kaj pakistanaj, inter aliaj, kaj tiele akiris internacian disvastigon la terminon "Mezoriento".[10]

Historia trarigardo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Okcidenta Azio.
 
La Krucmilitoj estis unua perforta interveno de eŭropanoj en la aferoj de Mezoriento, kun sekvoj kaj kulturaj kaj sciencaj ambaŭflanke.

Mezoriento estas naskoloko kaj spirita centro de la unudiismaj religioj nome judismo, le kristanismo, islamo, babismo kaj bahaismo. Nombraj civilizoj kaj landoj (selĝukidoj, araboj, otomanoj…) vivis ĉirkaŭ la nomita Fekunda duonluno, kiu konstituas la unua zono loĝata en Mezoriento kaj probable la regiono kie originiĝis agrikulturo de Afrik-Eŭrazio[11].

Nombraj kulturoj koincidis tie laŭ la paŝo de la jarcentoj; kaj indiĝenaj, kiaj persojaraboj; kaj eksterlandaj, kiaj grekoj de Aleksandro de Makedonio, la krucmilitistoj aŭ la koloniismaj imperioj eŭropaj el la 19a jarcento.

Koemce de la 20a jarcento, la malkovro de konsiderindaj kvantoj de nafto (pli ol la duono de la mondaj kuŝo-rezervejoj el nafto troviĝas en la grundo de Mezoriento) lokigis laareon en la kerno de la geopolitiko de la petrolo kaj permesis la disvolvigon de la petrolaj emirlandoj (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro…). Tiu mondoregiono estas ankaŭ scenejo de militoj pro teritoriaj aferoj (Araba-israela konflikto, Iraka-irana milito) kaj de nombraj kontraŭstaroj ligitaj kaj rekte kaj nerekte al elfosado de nafto kaj de krudmaterialoj en la regiono (Golfa Milito).

La Mezoriento resta ankoraŭ spaco de malfacilaĵoj (foje nomita pulveja Mezoriento [12]) sed kiu sukcesis disvolvigi la rilatojn inter la konstituantaj landoj dum la lastaj 50 jaroj Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj, Araba Ligo, Granda Araba Liberkomerca Areo…).

Ĵusa historio kaj aktualaj malfacilaĵoj redakti

 
La Otomana Imperio en 1795 (bildigita per blanka areo)

Pro ĵusa historio, tiu mondoregiono estis bedaŭrinde tre ofte citita rilate al militoj, okupoj, kontraŭstaroj ktp., kies deveno rilatas almenaŭ el la historio de la 20a jarcento kaj eĉ de antaŭe.

Iam estis arabaj emirlandojkalifujoj (ĉe Damasko, Bagdado, ktp) kiuj hegemoniis en la mondoregiono ekde Mezepoko. Dum la kvara jarmilduono de nia erao estis la Otomana Imperio, kiu hegemoniis ekde Turkio ĝis Egiptio kaj Nordafriko. Kiam ĉirkaŭ la Unua Mondmilito tiu imperio disfalis, venis la vico de la teravidaj koloniaj potencoj, ĉefe Britio kaj Francio, sed ne nur, kiuj konsciaj pri la strategia valoro jam menciita, rapidegis kontroli la diversajn teritoriojn. Tamen tiuj koloniaj dividoj ne kongruis kun iamaj diferencoj religiaj, lingvaj, sociekonomiaj ktp., same kiel okazis en aliaj lokoj de la mondo, ĉefe en Afriko. Tiele en la areo vivis de jarcentoj kristanoj, islamanoj de diversaj alfrontitaj tendencoj, arablingvanoj kaj nearablingvanoj, ktp. Eble nur Irano pluhavis iel ioman unuanimecon tiusence.

Post la Dua Mondmilito tuj du aferoj komplikis la situacion. Unue la komentitaj diferencoj aksplodis kiam la diversaj landoj, kiel okazis en aliaj mondoregionoj, postulis sendependecon; tio okazis relative enorde kaze de la tradiciaj landoj kun tradiciaj landlimoj, kiaj Egiptio aŭ Irano, sed aliaj artefaritaj ŝtatoj kiaj IrakoKuvajto plusuferos problemojn. La dua afero estis la kreo de la ŝtato Israelo, kiu de la komenco okazigis fortajn malamikecojn inter la juda loĝantaro kaj ties ŝtato Israelo unuflanke kaj la diversaj arabaj popoloj ĉirkaŭe aliflanke, nome palestinanoj, libananoj, sirianoj, egiptoj ktp. La militoj plusekvis unu la alian. Kaj malstabileco kontaĝis al la tuta mondoregiono, ĉefe al Libano, kun malfacila malhomogeneco, aŭ Sirio kaj Irako pro interveno de eksteraj potencoj kiam la lokaj diktatoroj suferigis la respektivajn popolojn. Ĉio komplikiĝis je la komenco de la 21a jarcento ankaŭ pro la diferencoj inter religiaj tendencoj, ĉefe ŝijaistoj kaj sunaistoj, sed ne nur ankaŭ pro la diversaj gradoj de radikalismo en la politikaj kaj ĉefe religiaj konceptoj.

Migrado redakti

 
Migrantoj el Mezoriento en koncentrejo de Filakio en Grekio. Oktobro 2010.

La migrado ĉiam estis grava mildigo por la premoj de la laborforta merkato en Mezoriento. Dum la periodo inter la 1970-aj kaj la 1990-aj jaroj, la arabaj ŝtatoj de la Persa Golfo partikularr konstituis riĉan dungofonton por la laboristoj de Egiptio, Jemeno kaj la landoj de Levantenio, dum Eŭropo ricevis junajn laboristojn de la landoj de Nordafriko pro la proksimeco kaj pro la heredo de la koloniaj ligiloj inter Francio kaj la plej parto de la ŝtatoj del Nordafriko.[13] Laŭ la Internacia Organizo por Migradoj, estas 13 milionoj da migrantoj de unua generacio de arabaj landoj en la mondo, el kiuj 5,8 loĝas en aliaj arabaj landoj. La elmigrintoj el arabaj landoj kontribuas al la cirkulado de la financa kaj homa kapitalo en la regiono kaj tial ili ege promocias la disvolvigon de la mondoregiono. En 2009, la arabaj landoj ricevis totalon de 35 100 milionoj de usonaj dolaroj en la enirado de rimesoj kaj la rimesoj senditaj al Jordanio, Egiptio kaj Libano el aliaj arabaj landoj estas inter 40% kaj 190% superaj al la komerca enspezo inter tiuj kaj aliaj arabaj landoj. En Somalio, la Enlanda Milito pliigis grandmezure la grandon de la somalia diasporo, ĉar multaj el la somaloj plej altedukitaj foriris al landoj ĉu de Mezoriento ĉu de Eŭropo kaj Nordameriko.

Ankaŭ la nearabaj landoj de Mezoriento, kiel Turkio, Israelo kaj Irano, estas celo de grava el- kaj en-migrado.

Granda proporcio de tiuj kiuj elmigras el arabaj landoj estas devenaj el etnaj kaj religia minoritatoj kiuj frontas la persekutadon rasan kaj/aŭ religian kaj ili ne estas etne nepre araboj, iranoj aŭ turkoj. Granda nombro de kurdoj, judoj, asirianoj, grekoj kaj armenoj, same kiel multaj mandeanoj elmigris el landoj kiel Irako, Irano, Sirio kaj Turkio pro tiaj tialoj dun la 20-a jarcento. En Irano, multaj religiaj minoritatoj kiel kristanoj, la bahaanoj kaj la zoroastrianoj foriris ĉefe post la Irana revolucio de la jaroj 1978-1979.

Demografio redakti

 
Britia Etnografia Mapo de Maunsell, de antaŭ la Unua Mondmilito, de Mezoriento. Norde, brune, turkoj kaj tjurkaj popoloj; flave, kurdoj; blue, araboj; rozkolore; irananoj.

Etnaj grupoj redakti

La araboj konstituas la etnan grupon plej nombran de Mezoriento, sekve de variaj iranaj popoloj kaj poste de tjurkaj popoloj (turkoj, azerioj kaj irakaj turkmenoj). Inter la etnaj grupoj indiĝenaj de la regiono estas, krom la araboj, la arameoj, la asirianoj, la baluĉoj, la berberoj, la koptoj, la druzoj, kipraj grekoj, judoj, kurdoj, luroj, mandeanoj, persoj, samaritanoj, ĉabakoj, tacoj kaj zazoj. Lo eŭropaj etnaj grupoj kiuj formas diasporojn en la regiono estas la albanoj, la bosnianoj, la cirkasianoj (inklude la kabardoj), tataroj de Krimeo, grekoj, kristanaj franc-kaj ital-levantenianoj, kaj irakaj turkmenoj. Inter aliaj migrintaj loĝantaroj estas ĉinoj, filipinanoj, indonezianoj kaj baratanoj en Saudarabio, pakistananoj, paŝtunoj, ciganoj kaj afrikaraboj.

Religioj redakti

 
Islamo estas la majoritata religio de Mezoriento. En la foto islamanoj preĝas en moskeo.

Mezoriento estas tre diversa pri religioj, multaj el kiuj originiĝis precize tie. Islamo estas la plej granda religio de Mezoriento, sed estas bone reprezentataj ankaŭ aliaj kredoj originintaj tie, kiel Judismo kaj Kristanismo. La kristanoj estas la 40,5% de Libano, kie la Prezidento de Libano, kaj same la duono de la registaro kaj la duono de la parlamento sekvas unu de la diversaj kristanaj libanaj kredoj. Ekzistas ankaŭ gravaj minoritataj religioj kiel la Bahaismo, la Jarsanismo, la Jezidismo, la Zoroastrismo, la Mandeismo, la Druzoj kaj la Ŝabakoj, kaj iam la regiono estis hejmo de la mezopotamiaj religioj, la kanaanaj religioj, la maniĥeismo, la mitraismo kaj diversaj monoteismaj gnostikaj sektoj.

Lingvoj redakti

La ses plej gravaj lingvoj, laŭ kriterioj de nombro de parolantoj, estas arabaj dialektoj, persa, turka, kurda, hebrea kaj greka. La araba kaj la hebrea estas de la Afrikazia lingvaro. La persa, la kurda kaj la greka apartenas al la Hindeŭropa lingvaro. La turka apartenas al la Tjurka lingvaro. En Mezoriento oni parolas ankaŭ ĉirkaŭ 20 minoritatajn lingvojn.

 
Versoj de la Korano en klasika araba.

La araba, kun ĉiuj dialektoj kaj variantoj, estas la plej parolata lingvo en Mezoriento; la klera araba estas oficiala en ĉiuj landoj de Nordafriko kaj en la majoritato de landoj de Okcidenta Azio. Oni parolas arabajn dialektojn ankaŭ en kelkaj apudaj zonoj de la najbaraj nearabaj landoj en Mezoriento. Tiu apartenas al la ŝemida branĉo de la Afrikazia lingvaro. Ankaŭ kelkaj modernaj sudarabaj lingvoj kiel la mehria kaj la sokotora lingvoj estas parolataj en Jemeno kaj Omano. Alia ŝemida lingvo kiel la aramea kaj ties dialektoj estas parolataj ĉefe de asirianoj kaj mandeanoj. Ekzistas ankaŭ komunumo de parolantoj de berberaj oazoj en Egiptio, kie la lingvo estas konata ankaŭ kiel lingvo de Siva; temas pro neŝemida afrikazia lingvo.

La persa estas la dua plej parolata lingvo. Oi parolas ĉefe en Irano kaj en kelkaj landlimaj zonoj de la najbaraj landoj. Ĝi apartenas al hindirana branĉo de la lingvofamilio de la Hindeŭropa lingvaro. Aliaj okcidentaj iranaj lingvoj parolataj en la regiono estas la aĉomia, la dajlamia, la kurdaj dialektoj, la semnania, la luria, inter multaj aliaj.

La tria lingvo plej parolata, nome la turka, estas limigita grandmezure al Turkio, kiu estas ankaŭ unu de la plej grandaj kaj loĝataj de la regiono, sed ja estas iom parolata ĉe zonoj de la najbaraj landoj. Ĝi apartenas al la Tjurka lingvaro, kiu havas sian originon en Centra Azio. Alia tjurka lingvo, la azerbajĝana, estas parolata de azerbajĝananoj en Irano.

La hebrea estas unu de la du oficialaj lingvoj de Israelo, dum la alia estas teorie la araba, sed la majoritato kaj la elitoj parolas la hebrean. Pli ol 80% de la israela loĝantaro parolas kaj uzas la hebrean, kaj nur la 20% cetera, la araban, kiu ja estas parolata ĝenerale en la teritorioj de Palestino okupaciataj de Israelo.

La moderna greka estas unu de la du oficialaj lingvoj de Kipro kaj la ĉefa lingvo de la lando. Estas malgrandaj komunumoj de parolantoj de greka en tuta Mezoriento; ĝis la 20-a jarcento estis multe parolata ankaŭ en Anatolio (kie estis la dua plej parolata lingvo tie, post la turka) kaj en Egiptio. Dum la antikveco, la antikva greka estis la lingvafrankao de multaj zonoj de okcidenta Mezoriento kaj ĝis la islama ekspansio estis tie multe parolata. Ĝis fino de la 11-a jarcento, ĝi estis ankaŭ la ĉefa lingvo parolata en Anatolio; poste ĝi estis anstataŭita laŭgrade de la turka dum la turkoj de Anatolio ekspansiiĝis kaj la lokaj grekoj estis asimilitaj, speciale en la interno.

 
Somalia studentino en mezlernejo de Kairo, Egiptio, uzante la anglan sur la tabulo.

La angla lingvo estas unu de la oficialaj lingvoj de la bazoj Akrotiri kaj Dekelio.[14][15] Ĝi estas ankaŭ instruita kaj uzita kiel dua lingvo, speciale inter la meza kaj alta klasoj, en landoj kiel Egiptio, Jordanio, Irano, Kurdio, Irako, Kataro, Barejno, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kuvajto.[16][17] Ĝi estas ankaŭ grava lingvo en kelkaj el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Krome, la judaj enmigrintoj devenaj el anglaparolantaj landoj (Britio, Usono kaj Aŭstralio) parolas ĝin kiel gepatra lingvo en Israelo kaj ĝi estas uzata amplekse kiel dua lingvo tie.

La franca estas instruata kaj uzata en multaj registaraj institucioj kaj amaskomunikiloj en Libano, kaj estas instruata en kelkaj baz- kaj mez-lernejoj de Egiptio kaj Sirio. Siavice la malta, nome ŝemida lingvo parolata ĉefe en la insulo Malto en Eŭropo, estas uzata ankaŭ de la franc-malta diasporo en Egiptio. Krome pro la ampleksa enmigrado de francaj judoj al Israelo, ĝi estas la gepatra lingvo de proksimume 200 000 judoj de Israelo.

Estas parolantoj ankaŭ de armena en la regiono, ekzemple en Libano, Israelo, Turkio ktp. La kartvela diasporo parolas la kartvelan.

La rusa estas parolata de granda parto de la israela loĝantaro, pro la Alija el la landoj de la eksa Sovetunio en la 1990-aj jaroj.[18] La rusa estas nuntempe populara lingvo neoficiala uzata en Israelo; novaĵoj, gazetaro, radio kaj trafika signalaro estas troveblaj en rusa en la tuta lando post la hebrea kaj la araba kaj eble post la angla. La ĉerkesa estas parolata de la diasporo en la regiono kaj de preskaŭ ĉiuj ĉerkesoj aŭ cirkasianoj de Israelo, kiuj parolas ankaŭ hebrean kaj anglan.

La plej granda komunumo de parolantoj de rumana en Mezoriento estas en Israelo, vera lingva mozaiko, kie ekde 1995, la rumana estas parolata de 5% de la loĝantaro. Laŭ la Statistical Abstract of Israel de 1993 estis 250 000 rumanparolantoj en Israelo, kun loĝantaro de 5 548 523 de personoj (censo de 1995).[19][20]

La bengala, la hindia kaj la urdua estas lingvoj ege parolataj de la komunumoj de enmigrantoj en multaj landoj de Mezoriento, kiel Sauda Arabio (kie la 20-25% de la loĝantaro estas sudazia), la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (kie la 50-55% de la loĝantaro estas sudazia) kaj Kataro, kiu same gastigas grandan nombron de enmigrantoj el Pakistano, Bangladeŝo kaj Barato.

Ekonomio redakti

Nafto kaj gaso en Mezoriento redakti

 
La Petrokemia Komplekso de Abadan, Irano.

La ekonomioj de Mezoriento gamas el landoj tre malriĉaj (kiel Gaza kaj Jemeno) ĝis landoj tre riĉaj (kiel Kataro kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj). Ĝenerale, ekde 2007, laŭ la World Factbook publikigita de la CIA, ĉiuj landoj de Mezoriento tenas pozitivan kreskindicon.

Laŭ la Indikiloj de Disvolvigo de la Monda Banko en sia datumbazo publikigita la 1an de julio 2009, la tri plej grandaj ekonomioj de Mezoriento en 2008 estis Turkio (794 228 usonaj dolaroj), Sauda Arabio (467 601 dolaroj) kaj Irano (385 143) laŭ kriterioj de MEP.[21] Pri la porpersona MEP, la landoj kun la plej alta klasigo estas Kataro (93 204 dolaroj), la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (55 028 dolaroj), Kuvajto (45 920 dolaroj) kaj Kipro (32 745 dolaroj).[22] Turkio (1 028 897 dolaroj), Irano (839 438 dolaroj) kaj Sauda Arabio (589 531 dolaroj) havis la plej grandajn ekonomiojn laŭ porpersona MEP.[23] Pri porpersona enspezo (PPE), la plej altrangaj landoj estas Kataro (86 008 dolaroj), Kuvajto (39 915 dolaroj), la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (38 894 dolaroj), Barejno (34 662 dolaroj) kaj Kipro (29 853 dolaroj). La lando kun la plej malalta klasigo en Mezoriento, laŭ kriterioj de porpersona enspezo (PPE), estas la Palestina Aŭtonoma Aŭtoritato de Gaza kaj Cisjordanio (1 100 dolaroj).

 
Turistoj vizitantaj la antikvegiptan templon Abu Simbel. Turismo estas grava enspezofonto en kelkaj landoj, kiel Egiptio.

La ekonomia strukturo de la landoj de Mezoriento estas tre diversa en la senco ke kvankam kelkaj landoj dependas grandmezure de la eksportado de nur nafto kaj produktoj rilataj kun la nafto (kiel Sauda Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kuvajto), aliaj havas ekonomian bazon tre diversan (kiel Kipro, Israelo, Turkio kaj Egiptio). La enspezfontoj de la mondoregiono de Mezoriento inkludas nafton kaj produktojn rilatajn kun nafto, agrikulturon, kotonon, brutobredadon, laktajn produktojn, tekstilajn, ledoproduktojn, kirurgiajn instrumentojn, defendekipaĵojn (armiloj, municioj, tankoj, submarŝipoj, militaviadiloj, dronoj kaj misiloj). Ankaŭ la bankoj estas grava sektoro de la ekonomioj, speciale ĉe la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno.

Kun la escepto de Kipro, Turkio, Egiptio, Libano kaj Israelo, turismo estis areo relative subdisvolvigita en la ekonomio, parte pro la naturo socie konservisma de la regiono, same kiel pro la politika agitado en kelkaj regionoj de Mezoriento. En la lastaj jaroj, tamen, landoj kiel Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno kaj Jordanio ekaltiris pli grandan nombron de turistoj pro la plibonigo de la turismaj instalaĵoj kaj la malfortigo de la politikoj kiuj reduktis la praktikon de turismo.

Sendungado estas notinde alta en la regionoj de Mezoriento kaj Nordafriko, speciale inter junuloj de 15 ĝis 29 jaroj, grupo kiu demografie reprezentas la 30% de la totala loĝantaro de la regiono. La totala regiona sendungindico en 2005, laŭ la Internacia Organizaĵo de Laboro, estis de 13,2%,[24] kaj inter junuloj ĝi alvenis ĝis la 25%,[25] ĝis 37% en Maroko kaj 73% en Sirio.[26]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gayane Novikova (Decembro 2000). Armenia and the Middle East (Armenio kaj Mezoriento). Middle East Review of International Affairs (Mezorienta raporto pri internaciaj aferoj). Arkivita el la originalo je 2014-08-21. Alirita 14-an de aŭgusto 2014.
  2. The Middle East: A Geographical Study, Beaumont, Peter, Gerald H. Blake, J. Malcolm Wagstaff, David Fulton, 1988, 16 paĝoj
  3. Koppes, C.R., Captain Mahan, General Gordon and the origin of the term "Middle East", Middle East Studies, volumo 12, paĝoj 95-98, 1976.
  4. Melman, Billie. The Cambridge Companion to Travel Writing: 6 The Middle East / Arabia Arkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine, Cambridge Collections Online. Konsultita la 8an de Januaro, 2006.
  5. Palmer, Michael A. Guardians of the Persian Gulf: A History of America's Expanding Role in the Persian Gulf, 1833-1992. New York: The Free Press, 1992. ISBN 0-02-923843-9 p. 12-13.
  6. Laciner, Dr. Sedat. "
  7. Adelson, Roger. London and the Invention of the Middle East: Money, Power, and War, 1902-1922. New Haven: Yale University Press, 1995. ISBN 0-300-06094-7 p. 22-23
  8. Adelson, Roger (1995). London and the Invention of the Middle East: Money, Power, and War, 1902-1922.. Yale University Press. ISBN 0-300-06094-7.
  9. Davison, Roderic H., Where is the Middle East?, Foreign Affairs, volumeno 38, paĝoj 665-675, 1960.
  10. Held, Colbert C. (2000). Middle East Patterns: Places, Peoples, and Politics. Westview Press. p. 7. ISBN 0-8133-8221-1.
  11. Le commencement de l'histoire du Moyen-Orient.
  12. La Poudrière du Moyen-Orient.
  13. (2017) “The State of Middle Eastern Youth.”, The Muslim World 107 (1), p. 3–12. doi:10.1111/muwo.12175. 
  14. Europa :: Akrotiri - The World Factbook - Central Intelligence Agency.
  15. Europa :: Dhekelia - The World Factbook - Central Intelligence Agency.
  16. World Factbook - Jordan.
  17. World Factbook - Kuwait.
  18. Dowty 2004, p. 95.
  19. Informoj de ĉirkaŭ 300 000 judoj kiuj forlasis Rumanion post la Dua Mondmilito. Eurojewcong.org. Arkivita el la originalo je 2006-08-31. Alirita 2010-07-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-31. Alirita 2021-09-05.
  20. Evenimentul Zilei. Evz.ro. Arkivita el la originalo je 2007-12-24. Alirita 2010-07-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-24. Alirita 2021-09-05.
  21. The World Bank: World Economic Indicators Database. GDP (Nominal) 2008. Arkivita en 2009-09-12 en la Wayback Machine Data por 2008. Laste reviziita la 1an de Julio, 2009.
  22. Data refer to 2008. World Economic Outlook Database-October 2009, International Monetary Fund. Alirita la 1an de Oktobro 2009.
  23. The World Bank: World Economic Indicators Database. GDP (PPP) 2008. Arkivita en 2014-02-09 en Wayback Machine Data for 2008. Laste reviziita la 1an de Julio, 2009.
  24. "Unemployment Rates Are Highest in the Middle East". Progressive Policy Institute. 30an de Aŭgusto, 2006. Arkivita el la originalo la 14an de Julio, 2010. Alirita la 31an de Julio, 2008.
  25. Navtej Dhillon; Tarek Yousef (2007). "Inclusion: Meeting the 100 Million Youth Challenge". Arkivigite je 2021-09-18 per la retarkivo Wayback Machine Shabab Inclusion. Arkivita el la originalo en 2008-11-09.
  26. Hilary Silver (12a de Decembro, 2007). "Social Exclusion: Comparative Analysis of Europe and Middle East Youth". Middle East Youth Initiative Working Paper. Shabab Inclusion. Arkivita el la originalo la 20an de Aŭgusto, 2008. Alirita la 31an de Julio, 2008.

Bibliografio redakti

  • Bernard Gueynard, «Near East ou Midlle East: histoire d'une terminologie», Outre-Terre, numéro 3, 2005/4
  • Revuo Maghreb-Machrek numéro 193, numéro spécial «Les nouvelles guerres du monde arabe», éditions Choiseul, automne 2007.
  • Kolekto Monde arabe / Monde musulman, direktorita de Mathieu Guidère, De Boeck, 2013
  • Adelson, Roger. (1995) London and the Invention of the Middle East: Money, Power, and War, 1902–1922.. Yale University Press. ISBN 978-0-300-06094-2.
  • Anderson, R. (2006) Politics and Change in the Middle East, 8‑a eldono, Prentice-Hall.
  • Barzilai, Gad. (1996) Wars, Internal Conflicts and Political Order. State University of New York Press. ISBN 978-0-7914-2943-3.
  • Beaumont, Peter. (1988) The Middle East: A Geographical Study. David Fulton. ISBN 978-0-470-21040-6.
  • (2015) “Is the South Caucasus Region a Part of the Middle East?”, Journal of Third World Studies 32 (1), p. 83–102. 
  • Cleveland, William L., and Martin Bunton. A History Of The Modern Middle East (6th ed. 2018 4th ed. online
  • Cressey, George B. (1960). Crossroads: Land and Life in Southwest Asia. Chicago, IL: J.B. Lippincott Co. xiv, 593 pp. ill. with maps and b&w photos.
  • Fischbach, ed. Michael R. Biographical encyclopedia of the modern Middle East and North Africa (Gale Group, 2008).
  • Freedman, Robert O. (1991). The Middle East from the Iran-Contra Affair to the Intifada, in series, Contemporary Issues in the Middle East. 1st ed. Syracuse, NY: Syracuse University Press. x, 441 pp. (ISBN 0-8156-2502-2) pbk.
  • Goldschmidt, Arthur Jr. (1999) A Concise History of the Middle East. Westview Press. ISBN 978-0-8133-0471-7.
  • Halpern, Manfred. Politics of Social Change: In the Middle East and North Africa (Princeton University Press, 2015).
  • Ismael, Jacqueline S., Tareq Y. Ismael, and Glenn Perry. Government and politics of the contemporary Middle East: Continuity and change (Routledge, 2015).
  • Lynch, Marc, ed. The Arab Uprisings Explained: New Contentious Politics in the Middle East (Columbia University Press, 2014). p. 352.
  • Palmer, Michael A.. (1992) Guardians of the Persian Gulf: A History of America's Expanding Role in the Persian Gulf, 1833–1992. Nov-Jorko: The Free Press. ISBN 978-0-02-923843-1.
  • Reich, Bernard. Political leaders of the contemporary Middle East and North Africa: a biographical dictionary (Greenwood Publishing Group, 1990).

Eksteraj ligiloj redakti