Regiono Meza Rejno

(Alidirektita el Mezrejna Valo)

La Regiono Meza RejnoMezrejna Valo (germane Mittelrhein respektive Mittelrheintal) estas geografia parto de la rivero Rejno kaj ties borda pejzaĝo inter la urboj Bingen/Rüdesheim am Rhein sude kaj Bonno norde. Ekzakta suda limo al la antaŭa riveroparto Supra Rejno estas la enfluejo de la rivereto Nahe apud la rejna kilometro 529,1,[1] ekzakta norda limo al la posta riveroparto Malsupra Rejno la enfluejo de la rivereto Sieg.

Regiono Meza Rejno
Historia regiono
la mezepoka burgo Katz, fone la legenda monto Loreley
la mezepoka burgo Katz, fone la legenda monto Loreley
la mezepoka burgo Katz, fone la legenda monto Loreley
valo • geotopo • section of watercourse [+]

LandoGermanio
- koordinatoj50° 21′ 51″ N, 7° 36′ 20″ O (mapo)50.3641666666677.6055555555556Koordinatoj: 50° 21′ 51″ N, 7° 36′ 20″ O (mapo)


Regiono Meza Rejno (Tero)
Regiono Meza Rejno (Tero)
regiona mapo

Regiono Meza Rejno (Germanio)
Regiono Meza Rejno (Germanio)
DEC
Regiono Meza Rejno
Regiono Meza Rejno

Map
Regiono Meza Rejno
Vikimedia Komunejo:  Mittelrhein [+]
vdr

La mezrejna valo ekde la 19-a jarcento estas preferata vojaĝocelo de turistoj kaj nuntempe havas 450 000 konstantajn loĝantojn. La pejzaĝo estas topografie varia, kaj havas eksterordinare multajn historiajn kulturmonumentojn. Ekde du jarmiloj la regiono estas unu el la plej gravaj trafikaj vojoj por la kultura interŝanĝo inter la mediteranea regiono kaj norda Eŭropo.

suda limo de la regiono inter Bingen kaj Assmanshausen, fone la enfluejo de la rivereto Nahe

La jen krutaj rokaj deklivoj, jen arbaroj kaj jen vastaj vitejoj montaj ĉe la flankoj de la malvasta valo, kun granda nombro de mezepokaj burgoj alte super la valo kaj kun pitoreskaj urbetoj enpremitaj en la malvastan valan fundon donas al la pejzaĝo pitoreskan impreson, kiu aparte fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcento forte apreziĝis en arta movado nomata "rejna romantikismo", kiu esprimiĝis en multaj literaturaj, pentraj, skulptaj, teatraj kaj muzikaj "amdeklaroj" al la regiono. Al ĝi interalie kontribuis Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Hölderlin, Friedrich Schlegel kaj Heinrich von Kleist, Lord Byron kaj William Turner, Clemens Brentano kaj Heinrich Heine, Victor Hugo kaj Franz Liszt.

La kultura peĵzaĝo "Supra Mezrejna Valo" inter la urboj Bingen/Rüdesheim kaj Koblenz, do la suda parto de la regiono, ekde junio 2002 konsideratas parto de la Monda kulturheredaĵo de Unesko.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti