Mezurteorio
fako de matematiko pri mezuraj funkcioj kaj mezureblaj spacoj
Mezurteorio aŭ mezuro-teorio estas fako de matematiko, kiu esploras ecojn de mezuro.
En mezurteorio oni konsideras:
- mezuron de aroj da punktoj de Eŭklida spaco kaj de ĝiaj ĝeneraligoj;
- mezuron de aroj da hazardaj eventoj.
La mezurteorio formiĝis en 1902. Ĝi havis grandan influon al disvolvo de analitiko kaj probablo-teorio.