Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
La mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa biomo kun modera kaj humida klimato. La tipa strukturo de tiuj ĉi arbaroj ampleksas kvar stratumojn. La supra tavolo estas la kanopeo aŭ krontegmento [1] kiu estas konstituata el la kronoj de grandaj maturaj arboj. Malsupre de la kanopeo troviĝas la tri-tavola, ombro-tolerema subarbaraĵo. El tiu ĉi la supra tavolo estas la subkanopeo aŭ arbetaĵo kiu estas konstituita el maturaj kaj junaj arbetoj, kaj el junaj subpremitaj arboj kiuj atendas malfermiĝon de la kanopeo. Malsupre de la subkanopeo estas la arbeda tavolo, konstituata el malaltaj lignaj plantoj. Karakterize, la plej malalta kaj plej diversa stratumo estas la grunda kovraĵo aŭ herba tavolo.
Biomoj | |
---|---|
Tersupraĵaj biomoj | |
Tundro | |
Tajgo | |
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
Mezvarmaj koniferarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Dezertoj kaj kserofitaroj | |
Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
Ĉeriveraj areoj | |
Malsekejo | |
Akvaj biomoj | |
Lageto | |
Marbordo | |
Mangrovo | |
Algarbaroj | |
Koralrifoj | |
Neritika zono | |
Kontinenta plataĵo | |
Pelaga zono | |
Benta zono | |
Varmaj fontoj | |
Malvarmaj submarfontoj | |
Aliaj biomoj | |
Enroka biomo | |
ArbojRedakti
Karakterizaj superregantaj foliarboj en tiu ĉi biomo inkluzivas kverkojn (Quercus spp.), fagojn (Fagus spp.), acerojn (Acer spp.), kaj betulojn (Betula spp.)[2]. La termino "miksa arbaro" originas el la enteno de pinglarboj kiel kanopea komponanto de tiuj ĉi arbaroj. Tipaj koniferoj inkluzivas : pinojn (Pinus spp.), abiojn (Abies spp.), kaj piceojn (Picea spp.). En iuj areoj de tiu ĉi biomo la pinglarboj povas konstitui pli gravajn kanopeajn speciojn ol la foliarbaj specioj.
KlimatoRedakti
La mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj troviĝas en areoj kun diferencaj varmaj kaj malvarmetaj sezonoj, kiuj kunportas moderan mezan temperaturon (5.5-15.6 gradoj Celsius).
Tiuj arbaroj troviĝas en relative varmaj kaj pluvaj klimatoj, kelkfoje ankaŭ kun distinga seka sezono. Tiu ĉi okazas dum la vintro en Orienta Azio kaj dum la somero je la humida periferio de la zonoj kun Mediteranea klimato. Aliaj areoj havas sufiĉe egalan distribuon de precipitaĵo; jara pluvofalo tipe superas 600 milimetrojn (24 colojn) kaj ofte superas 1500 milimetrojn (60 colojn). Temperaturoj tipe estas moderaj eskcepte de partoj de Azio kiel Ĉemara Regiono kie mezvarmaj arbaroj povas ĉeesti malgraŭ tre severaj cirkonstancoj kun tre malvarmaj vintroj.
Vidu ankaŭRedakti
BibliografioRedakti
- angle Allaby, Michael & Garratt, Richard (illustrations) 2006 : Biomes of the earth. Temperate forests, Chelsea House, New York, 270 p. ISBN 0-8160-5321-9
ReferencojRedakti
- ↑ Simon, Karl-Hermann 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein Lexicon silvestre e.V., Eberswalde, 84 p. (p. 15).
- ↑ Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2009-10-22 per la retarkivo Wayback Machine angle
EkoregionojRedakti
Aŭstralaziaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
---|---|
AA0401 Ĉathamaj mezvarmaj arbaroj | Nov-Zelando |
AA0402 Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj | Aŭstralio |
AA0403 Fiordlandaj mezvarmaj arbaroj |
Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
---|---|
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj | Usono |
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj | Usono |
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj | Usono |
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj | Usono |
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj | Usono |
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj | Kanado, Usono |
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo | Kanado |
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj | Kanado, Usono |
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj | Usono |
Neotropisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
---|---|
NT0401 Moderaj arbaroj de Insularo Juan Fernández | Ĉilio |
NT0402 Magelanaj subpolusaj arbaroj | Argentino, Ĉilio |
NT0404 Valdiviaj moderaj pluvarbaroj | Argentino, Ĉilio |
Orientalisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
---|---|
IM0401 Orient-himalajaj foliarbaroj | Butano, Barato, Nepalo |
IM0402 Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj | Birmo |
IM0403 Okcident-himalajaj foliarbaroj | Barato, Nepalo, Pakistano |
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj : listo de ekoregionoj (WWF). Arkivigite je 2014-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj : tutmondaj 200-unuoj (WWF) Arkivigite je 2011-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mezvarma arbaro.
- angle Index of North American Temperate Broadleaf & Mixed Forests ecoregions at bioimages.vanderbilt.edu Arkivigite je 2012-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tipoj de arbaroj (WWF).[rompita ligilo]