Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
La mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), estas tersupraĵa biomo kies superreganta vegetaĵaro konsistas el poacoj kaj/aŭ arbedoj. Ili troviĝas kie la klimato estas modera kaj duonarida ĝis kvazaŭhumida.
Biomoj | |
---|---|
Tersupraĵaj biomoj | |
Tundro | |
Tajgo | |
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
Mezvarmaj koniferarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Dezertoj kaj kserofitaroj | |
Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
Ĉeriveraj areoj | |
Malsekejo | |
Akvaj biomoj | |
Lageto | |
Marbordo | |
Mangrovo | |
Algarbaroj | |
Koralrifoj | |
Neritika zono | |
Kontinenta plataĵo | |
Pelaga zono | |
Benta zono | |
Varmaj fontoj | |
Malvarmaj submarfontoj | |
Aliaj biomoj | |
Enroka biomo | |

- Temperaturo : varma ĝis varmega sezono (ofte kun malvarma aŭ frosta sezono vintre);
- Grundo: fekunda kaj nutraĵ-riĉa;
- Plantoj: poacoj, arboj aŭ arbedoj en savano kaj arbedaro;
- Bestoj: grandaj, paŝtiĝantaj mamuloj; birdoj;
Stepoj/malalt-gresaj prerioj estas malalt-gresaj herbejoj kiuj troviĝas en duonaridaj klimatoj. Alt-gresaj prerioj estas alt-gresaj herbejoj en areoj kun pli alta precipitaĵo. Erikejoj kaj paŝtejoj estas, respektive, arbustetaroj kaj herbejoj kie arbara kreskado estas malhelpata hom-agade, ne klimate.
Altaj herbejoj, inkluzive de la alt-gresa prerio de Nordameriko kaj de la humida pampo de Argentino, havas moderan precipitaĵon kaj riĉajn grundojn kiuj igas ilin ideale taŭge por malintensiva agrikulturo, kaj alt-gresaj ekoregionoj inkluzivas iujn el la plej produktivaj greno-kultivaj regionoj en la mondo.
Savanoj estas areoj kie troviĝas kaj gresoj kaj arboj, sed la arboj ne formas kanopeon kiel en arbaro.
Ekoregionoj redakti
Afrotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
AT0801 Al-Haĵaraj montaraj duonarbaroj | Omano |
Aŭstralaziaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
AA0801 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj | Aŭstralio |
AA0803 Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj | Aŭstralio |
Nearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
NA0810 Nordaj miksaj herbejoj | Kanado, Usono |
Neotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
NT0802 Monte-Arbedaro | Argentino |
NT0803 Malseka Pampo | Argentino |
NT0804 Patagonaj herbejoj | Argentino, Ĉilio |
NT0805 Patagona Stepo | Argentino, Ĉilio |
NT0806 Seka Pampo | Argentino |
Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
PA0801 Alaja-okcident-tjanŝana stepo | Kazaĥio, Taĝikio, Uzbekio |
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto | Kazaĥio |
PA0803 Centr-anatolia stepo | Turkio |
PA0804 Daura arbarstepo | Ĉinio, Mongolio, Rusio |
PA0805 Orient-anatolia montara stepo | Armenio, Irano, Turkio |
PA0806 Emin-vala stepo | Ĉinio, Kazaĥio |
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj | Ferooj ( Danio) |
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj | Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio |
PA0809 Kazaĥa arbarstepo | Kazaĥio, Rusio |
PA0810 Kazaĥa stepo | Kazaĥio, Rusio |
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj | Kazaĥio |
PA0812 Mezorienta stepo | Irako, Sirio |
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj | Ĉinio, Mongolio, Rusio |
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo | Moldavio, Rumanio, Rusio, Ukrainio |
PA0815 Sajana intermontara stepo | Rusio |
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo | Mongolio, Rusio |
PA0817 Sud-siberia arbarstepo | Rusio |
PA0818 Tjanŝana pied-montetara arida stepo | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio |
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj : Listo de ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2014-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj : Tutmondaj 200-unuoj (WWF) Arkivigite je 2011-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mezvarmaj herbejoj (WWF) Arkivigite je 2012-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mezvarmaj herbejoj (Barrameda)