Miĥael Giŝpling

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mikaelo Giŝpling (ruse Гишплинг Михаил Яковлевич, naskiĝis en 1924 (Irkutsk), mortis la 26-an de septembro 2017 (Jerusalemo)) estis rusia kaj sovetia esperantisto, poste israelano. Esperantistiĝis en 1943. Giŝpling estis inĝeniero-kemiisto jam en Moskvo. Li fondis en 1957 kaj gvidis Moskvan junularan Esperanto-klubon "Fajrero". Li ankaŭ estis poeto, kiu apartenis al la Moskva skolo de Esperanto-poezio. En la 1980-aj jaroj li reaktiviĝis kaj publikigis en gazetoj, kiel Fonto, Monato kaj La Ondo de Esperanto. Li ricevis premiojn en Belartaj Konkursoj de UEA kaj Liro.

Miĥael Giŝpling
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1923 (1923-11-30) (96-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioRusioIsraelo
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

VerkojRedakti

Poeziaj libroj, verkitaj de li:

  • 1994 : El sisma zono
  • 1999 : Eola harpo
  • 2003 : Tie ĉi tie
  • 2008 : Vespere

PoemojRedakti

Vidu ankaŭRedakti


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.