Miĥael Semjonoviĉ Lajtman (ruse Михаэль Семёнович Лайтман, hebree מיכאל לייטמן) estas (filozofio: PhD, biokibernetiko: MSc) - sciencisto-kabalisto, profesoro de ontologio kaj teorio de ekscio, membro de Tutmonda Konsilo de Saĝeco (World Wisdom Council Arkivigite je 2006-10-23 per la retarkivo Wayback Machine), fondinto kaj gvidanto de Internacia Akademio de Kabalo kaj esplora Instituto de Kabalo (ARI — Ashlag Research Institute) — nekomercaj organizoj, okupiĝantaj pri esploro kaj lernigo de la scienco Kabalo.

Miĥael Lajtman
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1946 (1946-08-31) (77-jaraĝa)
en Vicebsko
Religio judismo vd
Lingvoj rusahebreaangla vd
Loĝloko Petaĥ Tikva vd
Ŝtataneco SovetunioIsraeloBelorusio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo verkistorabenofilozofo vd
Laborkampo filozofioKabalo • biocybernetics vd
Aktiva en Sovetunio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Miĥael Lajtman naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1946 en urbo Vicebsko (Belorusio).

En la 1970a jaro finis Leningradan Politeknikan Instituton — fakultaton de biologia kaj medicina kibernetiko. Dum lernado li kondukis esploran laboron en esplora instituto de sango, specialiĝis pri elektomagneta reguligo de sangprovizo de cerbo kaj koro. Post fino de la instituto laboris en Kronŝtadta laboratorio de Milit-medicina akademio , kaj poste en Sebastopolo, en delfenejo de la akademio. Sub gvidado de profesoro Aĥutin laboris pri kosma medicino.

En la 1974a repatrujiĝis en Israelon, servis ĉe milit-aviadila bazejo de Israelo, kie li konrolis elektronikan parton de navigaciaj sistemoj de bombaviadiloj F-16. Komencis okupiĝi pri komerco en medicina fako.

En la 1975a konsciis sin kredanto. Seniluziiĝinta pri kapabloj de scienco malfermi fonton de vivo, komencis viziti rabenojn, kabalistojn, aspirante ricevi la respondon de ili.

En la 1978a sciencaj esploroj alkondukis lin al antikva scienco Kabalo. Iĝinte lernanto de kabalisto Baruĥ Aŝlag (1906-1991), filo kaj adepto de la plej granda kabalisto de la XXa jarcento — Jehuda Aŝlag (Baal Sulam) (1884-1954), aŭtoro de komentario al Libro Zoharo, M. Lajtman daŭrigas transdonan ĉenon de kabalista scio al niatempa generacio.

En la 1991a jaro li fondis la grupon Bnej Baruĥ.

Agado de Miĥael Lajtman redakti

Premioj redakti

  • Homo de Jaro en medicina kibernetiko, Israelo, 1995
  • «Kiu estas kiu en historio de la socio»
  • «Kiu estas kiu inter profesiuloj»
  • «Pro eminentaj profesiaj kaj sociaj atingoj»

Libroj redakti

M. Lajtman estas aŭtoro de pli ol 30 libroj pri scienco Kabalo, komentantaj originalajn kabalistajn fontojn kaj malfermantaj sciencon Kabalon kiel saĝeco kaj scio, necesa por nuntempa homaro por konscia kaj kontrolata eliro el la hodiaŭa ĝenerala krizo de civilizacio.

Kuracado laŭ originala metodo redakti

M. Lajtman akceptis malsanulojn kaj kondukis kuracadon laŭ sia metodo, bazita sur principo de ekvilibrigo de organismaj sistemoj. Dum la leciono en Toronto(je la 7a januare, 2007) li informis, ke ne plu okupiĝas pri kuracado pro tio ke la nuntempa situacio montras ke disvastigo de Kabalo iĝis eĉ pli grava por la homaro ol sanstato de aparta homo.

Lecionoj de M. Lajtman redakti

Estas dissendataj realtempe ĉe retejo de Internacia Akademio de Kabalo en kvin lingvoj (la hebrea, la rusa, la angla, la hispana kaj la germana).

Ĉe www.kabbalahmedia.info troviĝas arkivo de ĉiuj lecionoj de lastaj jaroj (pli ol 5 500 entute). La lecionoj ĉiam estas en la hebrea, la rusa kaj la angla lingvoj, kaj ofte en la hispana, la turka, la germana.

Mallongigo RAMLAN redakti

La mallongigo RAMLAN signifas "Rav (rabeno, la hebrea vorto "rav" signifas "granda") Miĥael Lajtman". Necesas noti, ke M. Lajtman ne partoprenis ekzamenojn por iĝi rabeno, kiuj estas necesaj por rabenoj en Israelo, kaj ne havas permeson trakonduki rilatajn al rabena posteno ceremoniojn. La alparolo "Rav" en tiu ĉi senco estas uzata kiel formo de estimo al M. Lajtman kaj liaj lernantoj.

Rolo de RAMLAN en evoluo de la homaro redakti

El la vidpunkto de liaj adeptoj kaj lernantoj redakti

Miĥael Lajtman daŭrigas senhaltan ĉenon de transdono kaj disvastigo de scio pri vera realeco kaj realiga metodo de ĝia ekzistocelo kaj malfermo, post RAŜBIARIBaal SulamRABAŜ.

Baal Sulam malfermis enhavon de kabala Saĝeco, kiu priskribas spiritan proceson de homo, sent-evoluo de Kreanta Forto;

RABAŜ — adaptis Saĝecon ricevitan de Baal Sulam por percepto de nia generacio, priskribis enan laboron de homo, malfermis al ĉiu eblecon komenci sian spiritan evoluon;

RAMLAN — la Saĝecon, ricevitan de RABAŜ kaj transdonitan tra jarcentoj per ĉeno de kabalistoj al nia generacio, li disvastigas tra la mondo kaj faras ĝin atingebla por ĉiu. Li daŭrigas pluan malfermiĝon kaj eksplikon de homa percepto de spirita vivo.

Li eksplikas, ke la sola saviĝo de homaro kaj eliro el la rapide evoluanta ĝenerala civilizacia krizo estas nur en spirita evoluo, ĝuste pri tio parolas ĉiuj sanktaj libroj.

El la kritika vidpunkto redakti

Agado de M. Lajtman kaj fonditaj de li organizoj estas kritikataj de ortodoksa judaro. La kritiko bazitas sur la opinio ke Kabalo estas opiniata kaj instruata de li kaj liaj adeptoj mallaŭ tradicia judismo, kaj, sekve, estas laŭ ilia opinio paganismo.

Eksteraj ligiloj redakti