Miĥail Lermontov

grava rusa verkisto kaj poeto
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Miĥail Lermontov, rusa verkisto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Lermontov.

Miĥail Jurijeviĉ LERMONTOV (ruse Михаил Юрьевич Лермонтов; naskiĝis la 15-an de oktobro 1814 en Moskvo, mortis la 27-an de julio 1841 en Pjatigorsk) estis rusa verkisto kaj poeto. Kelkfoje nomata "la poeto de Kaŭkazo", kun Aleksandr Puŝkin kaj Fjodor Tjutĉev li estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de la romantikisma literaturo en Rusio.

Miĥail Lermontov
Persona informo
Михаил Юрьевич Лермонтов
Михаилъ Юрьевичъ Лермонтовъ
Naskiĝo 3-an de oktobro 1814 (1814-10-03)
en Moskvo
Morto 15-an de julio 1841 (1841-07-15) (26-jaraĝa)
en Pjatigorsk
Mortis pro hommortigo • duelo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Nikolai Martynov vd
Tombo Tarkhany vd
Religio ortodoksismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusaanglagermanafranca vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Nikolaevskaya Cavalry school • Moscow university boarding school vd
Subskribo Miĥail Lermontov
Familio
Dinastio Lermontov • Learmonth vd
Patro Yury Lermontov vd
Patrino Mariya Arsenyeva vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo —въ • Ламвер • Гр. Диарбекир • Lerma vd
Okupo poeto • tradukisto • pentristo • romanisto • dramaturgooficiroverkisto • prozisto • bretteur vd
Laborkampo literary activity • poezio vd
Aktiva en Moskvo vd
Aktiva dum 1828– vd
Verkado
Verkoj A Hero of Our Time vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La nobelido kreskis post la frua morto de sia patrino en 1817 ĉe sia avino sur bieno proksime de Penza. Ekde 1828 ĝis 1832 li studis ĉe la universitato de Moskvo. Poste li anis la kavalerilernejon en Sankt-Peterburgo kaj estis sendita en 1834 al la gvardia-husaroregimento en Carskoje Selo.

Reage al la poemo de Lermontov „La morto de la poeto“, dediĉita al la duelomorto de Puŝkino 1837, oni pune alilokis lin en regimenton en la Kaŭkazo senditan tien por batali kontraŭ la montaraj popoloj luktantaj por sia sendependeco. Surspure de la dragon-regimento el Niĵnij Novgorod li konatiĝis kun la tuta Kaŭkazo. En 1838 oni permesis al li la revenon al Sankt-Peterburgo. La partopreno en duelo kun la franco Ernest de Barante kaŭzis denove translokadon en la Kaŭkazon. Ĉi tie Lermontov mortis dum duelo kun Nikolaj Martinov en julio 1841.

Esperantigitaj verkoj redakti

Bibliografio de verkoj de M. J. Lermontov tradukitaj en esperanton - fonto: Kaŭkazaj Rakontoj, p. 69-70.

Prozaĵoj redakti

Fatalisto, el "Heroo de nia Epoko" (A. Filatov, Rusaj Noveloj, eld. Muusses, Purmerend, 1937)
Princino Mary, el "Heroo de nia Epoko" (de Wahl, eld. Zamenhof, Varsovio, 1889) (2-a eld. Nürnberg, 1895)
Aŝik Kerib (Kuŝnir, eld. Nürnberg, 1895)
Kaŭkazaj rakontoj, el "Heroo de nia epoko" (1840) (tradukis D.Staritsky, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1964)

Poemaroj redakti

Elektitaj Versaĵoj (Gusev, Bela Manto (Mirski), Lubjanovskij, Ĥoves. Kun antaŭparolo, Eld. Moskvo 1964)
Novaj versaĵoj (Bela Manto (Mirski), eld. Parizo 1912)
Elektitaj versaĵoj. Elrusigitaj de K. Gusev, Bela Manto, I. Lubjanovskij, I. Ĥoves. 2-a, ampleksigita eldono ciferecigita de Aleksandro Tilano [Alejandro Tilán]. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), ISBN 978-2-36960-108-1 (= MAS-libro n-ro 194). (1-a eld. Moskvo 1964).

Versaĵoj redakti

Al A.O.Smirnova (Seleznjov, "Český Esperantista" no. 7, 1904)
Al morto de Puŝkin (Seleznjov, "Český Esperantista" no. 6, 1904)
Amo de mortinto (Seleznjov, "Lingvo internacia" no. 2, 1902)
Anĝelo Vasilij Devjatnin, "La Esperantisto" no. 2, 1892)
La sama (Vasilij Devjatnin, Fundamenta Krestomatio p. 336, eld. 1903)
La sama (Vasilij Devjatnin], "Liro de Esperanto", Nürnberg, 1893)
Borodino, [1]
Ĉe pordo de la loko sankta (Sviridov, "Lingvo Internacia" no. 8, 1898)
La sama (Roman Frenkel, "Verdaj Fajreroj" p. 28 eld. 1908)
La sama (Kolmakova, "Poezia Kajero", Omsk, 1962)
Ĉu ci memoras en libero (S., "Revuo Internacia" no. 5, 1902)
Demono (Vasilij Devjatnin, aparta eldono, Vilno, 1894)
La sama (Vasilij Devjatnin, "Verkaro" libro 1-a, eld. Hachette, Parizo, 1906)
La sama (Kabanov, "Universo" II, 1912)
Disiĝis ni, (V. Jarmoloviĉ, "Juna Esperantisto" p. 6, Jan. 1912)
Enue, malĝoje (Zamjatin, "Ruslanda Esperantisto" no. 1, 1907)
La sama (B. Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Fantazio (Sokolov, "La E-isto" no. 9, 1892)
Ho ne, ne vin mi amas (B. Tornado, "Norda Prismo" p. 135, 1963)
La sama (Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Improviso (A. A., "Lingvo Internacia" no. 5, 1897)
Kano (Lojko V., "Rondiranto" no. 5-6, 1904)
Kazaka lulkanto (Ivan Lubjanovskij, "Suda Stelo" no. 4, p. 65, 1958)
La sama (A. Holzhaus, "North American Esperanto Review" nov-dec. p. 2, 1958)
La sama (F. V. Lorenz, "Diverskolora bukedeto", Rio de J., 1941)
Kial? (S., "Revuo Internacia", 5, 1902)
Kiel ĉiel' rigardo via (Fjodorov, "Muzika Kajero", 1910, Moskvo)
Kverka folio (Nippa, "Revuo Internacia no. 2, 1902)
Mi dankas (Sviridova, "Lingvo Internacia" no. 11, 1898)
La sama (Pikilhavskij, "Ondo de Esperanto" p. 89, Jun. 1915)
Mi eliras unu al vojeto (Janovski, "La E-isto" no. 2, 1893)
La sama (Levik, "Lingvo Internacia" no. 12, 1898)
La sama (Janovskij, "Fundamenta Krestomatio" p. 366, eld. 1903)
Mi eliras sola vojon mian [2]
Mortanta gladiatoro (Seleznjov, "L'Esperantiste" no. 5, 1902)
La sama (A. Zelenay, "Juna Esperantisto" p. 6, Jan. 1912)
La sama (Ŝtejnberg, "Paco" 1959, novembro)
La sama (Ŝtejnberg, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
La morto de la poeto, [3]
Najado (V. Zamjatin, "Ondo de Esperanto" p. 197, Dec. 1913)
Nimfo (Fjodorov, "Muzika Kajero", 1910, Moskvo)
Nuboj (Seleznjov, "La E-isto" no. 8, 1893)
La sama (Sviridova, "Lingvo Internacia" no. 8, 1898)
La sama (Lojko V., "Lingvo Internacia" p. 489, 1909)
La sama (Lojko V., "Ruslanda E-isto" 1905 n-ro 5, p. 140)
La sama (B. Mirski, "Juna Esperantisto" p. 23, Feb. 1912)
La sama (Ivan Lubjanovski, "Suda Stelo" no. 1 p. 2, 1959)
La sama (Libjanovski, "Bulgara E-isto" 1958, n-ro 1-2, p. 10)
Ondoj kaj homoj (Goldberg, "Liro")
La sama (Lojko V., "Lingvo Internacia" p. 555, 1908)
La sama 'Lojko V., "Ruslanda E-isto", 1905, n-ro 5, p. 140)
Pentado (B. Tornado, "Norda Prismo" p. 142, 1963)
Poezio (Stojan, "Lingvo Internacia" no. 4, 1911)
Preĝo (Belmont, "Liro")
La sama (B. Giedra, "Violetoj", Kaunas, 1938)
La sama (F. V. Lorenz, "Diverskolora Bukedeto", Rio de J., 1941)
Profeto (Lojko I., "Liro")
La sama (Lojko I., "Fundamenta Krestomatio" p. 381, eld. 1903)
La sama (C. Rosen, "Esperanto" p. 83, 1933)
La sama (I. Ĥoves, "Norda Prismo" p. 171, 1957)
La sama (I. Lubjanovskij, "Suda Stelo" no. 4 p. 65, 1958)
La sama (Kalocsay, "Eterna Bukedo", Budapest, 1931)
Profeto [4]
Roko (Seleznjov, "Lingvo Internacia" no. 9, 1893)
La sama (Kogan, "Ondo de Esperanto" no. 5, 1911)
La sama (Kabanov, "Danubo" no. 5, 1911)
La sama (I. Olŝvanger, "Eterna sopiro" p. 22, eld. Societo Danubio, Wien, 1925)
Sonĝo (Lojko, "Ruslanda Esperantisto no. 8, 1905)
La sama (Frenkel, "Juna Esperantisto" p. 96, 1906)
La sama (Frenkel, "Verdaj Fajreroj" p. 29, eld. 1908)
La sama (Lojko V., "Lingvo Internacia" p. 251, 1909)
Spirita ŝipo (Koher, "La Esperantisto" no. 2, 1895)
La sama (Koher, "Fundamenta Krestomatio")
Ŝi kantas - sonoj fordegelas (Seleznjov, "Český Esperantista" no. 7, 1904)
Tamaro (B. Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Tiel adiaŭ (S. S., "Lingvo Internacia" no. 6-7, 1898)
Tri palmoj (Solovjev, "La E-isto" no. 6, 1893)
La sama (Nauman, "Liro")
La sama (Solovjev, "Fundamenta Krestomatio" p. 389, eld. 1903)
Velo (Sokolov, "La E-isto" no. 9, 1892)
La sama (Kofman, "Lingvo Internacia" no. 5, 1896)
La sama (Sokolov, "Fundamenta Krestomatio" p. 388, eld. 1903)
La sama (Sokolov, "Liro de Esperanto", Nürnberg, 1893)
La sama (K. Gusev, "Norda Prismo" p. 242, 1957)
La sama (Gusev, "Osnovy Esperanto", Moskvo, 1960, p. 8)
La sama ("Belga Esperantisto" no. 5 p. 82, 1960)
La sama (Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Velo [5]

Fontoj redakti

  • Germanlingva vikipedio

Vidu ankaǔ redakti

Eksteraj ligiloj redakti